dcsimg

Rinoceredoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Rinoceredoj estas grandaj, dikhaŭtaj, sovaĝaj mamuloj el subordo de neparhufuloj, kun tri fingroj sur la kruroj kaj unu aŭ du longaj kornoj sur la nazo. ili vivas en Afriko, Barato, Indonezio. Ili estas preskaŭ senharaj, herbovorantaj (nur en la glaciepoko vivis lana rinocero kun ruĝetaj haroj). Iliaj kruroj estas mallongaj kaj kun 3 fingroj sur ĉies fino.

Ĉiu nun vivanta rinocero havas kornon, kiu estas el kompaktiĝintaj dermodevenaj haroj, kiuj ne entenas oston. Ĝi baziĝas sur la nazalo. La okcipitalo de la kranio estas tre forta, al tiu adheras la grandaj, fortaj kolaj muskoloj. La incizivoj kaj kaninoj povas manki.

La familio havas 5 vivantajn speciojn en 4 genroj:

Kelkaj specioj formortintaj en Plejstoceno aŭ poste estas:

  • Lana rinocero (Coelodonta antiquitatis), kiu vivis en Eŭropo kaj Azio ĝis antaŭ ĉirkaŭ 10mil jaroj kaj havis 2 kornojn (unu aparte grandan)
  • Elasmoterio (Elasmotherium sp.), ankaŭ vivinta en Eŭrazio kaj formortinta antaŭ ĉirkaŭ 30mil jaroj (eble pli malfrue); ĝi havis nur unu kornon, longan ĝis 2m;
  • Etruska rinocero (Stephanorhinus etruscus), vivinta en Eŭrazio kiel la du ĉi supre, kaj formortinta antaŭ 700mil jaroj; ĝi havis 2 kornojn;
  • Ĉina rinocero (Rhinoceros sinensis)

Oni aludas al la korno de rinocero efikon kontraŭ impotenteco (azianoj), kio danĝerigas la populacion de la rinoceredoj. (vidu artikolon superstiĉo)

Protektitaj bestoj.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Rinoceredoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Rinoceredoj estas grandaj, dikhaŭtaj, sovaĝaj mamuloj el subordo de neparhufuloj, kun tri fingroj sur la kruroj kaj unu aŭ du longaj kornoj sur la nazo. ili vivas en Afriko, Barato, Indonezio. Ili estas preskaŭ senharaj, herbovorantaj (nur en la glaciepoko vivis lana rinocero kun ruĝetaj haroj). Iliaj kruroj estas mallongaj kaj kun 3 fingroj sur ĉies fino.

Ĉiu nun vivanta rinocero havas kornon, kiu estas el kompaktiĝintaj dermodevenaj haroj, kiuj ne entenas oston. Ĝi baziĝas sur la nazalo. La okcipitalo de la kranio estas tre forta, al tiu adheras la grandaj, fortaj kolaj muskoloj. La incizivoj kaj kaninoj povas manki.

La familio havas 5 vivantajn speciojn en 4 genroj:

Du specioj vivas en Afriko kaj havas du kornojn: Larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum); herbovora Norda larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum cottoni) Kurtbuŝa rinocero (Diceros bicornis); foliovora Okcidenta kurtbuŝa rinocero La aliaj 3 specioj vivas en Azio kaj havas nur unu kornon: Dicerorhinus Sumatra rinocero (Dicerorhinus sumatrensis); nura ankoraŭ vivanta specio en tiu genro Rhinoceros Hindia rinocero (Rhinoceros unucornis) Java rinocero (Rhinoceros sondaicus)

Kelkaj specioj formortintaj en Plejstoceno aŭ poste estas:

Lana rinocero (Coelodonta antiquitatis), kiu vivis en Eŭropo kaj Azio ĝis antaŭ ĉirkaŭ 10mil jaroj kaj havis 2 kornojn (unu aparte grandan) Elasmoterio (Elasmotherium sp.), ankaŭ vivinta en Eŭrazio kaj formortinta antaŭ ĉirkaŭ 30mil jaroj (eble pli malfrue); ĝi havis nur unu kornon, longan ĝis 2m; Etruska rinocero (Stephanorhinus etruscus), vivinta en Eŭrazio kiel la du ĉi supre, kaj formortinta antaŭ 700mil jaroj; ĝi havis 2 kornojn; Ĉina rinocero (Rhinoceros sinensis)