Mirtelo [1] (Vaccinium myrtillus) estas specio de vakcinio. Ĝia alteco estas 10-50 centimetroj. Ĝi havas helverdajn foliojn, kiuj defalas en la aŭtuno. La ruĝaj floroj fariĝas bongustaj malhelbluaj beroj. La pulpo estas violkolora.
Tiu holarktisa specio estas kutima en Eŭropo, krom en la regiono ĉirkaŭ la Mediteraneo. En Azio ĝi estas iom kutima en la nordo, sed pli kutima en nord-okcidento [2] ol en nord-oriento. En Nordameriko ĝi nur troviĝas en Gronlando, en okcidenta Kanado kaj en okcidenta Usono .
Oni povas manĝi la berojn krudajn, kuiri ilin en tortoj aŭ fari konfitaĵon, sukon, vinon ktp.
La beroj enhavas tre multe da antioksidantoj, vitaminon C kaj iom da fero kaj magnezio. Estas diversaj teorioj ke mirteloj helpas la vidkapablon aŭ kuracas vidproblemojn. Ĉu tio science validas, restas neklare.
La nutra valoro de 100 gramoj da freŝaj mirteloj:
Energio 176 kĴ Karbohidrato 11 g Proteino 0,6 g Graso 0,6 g Vitamino C 30,0 mg Vitamino A 6,0 µg Vitamino B6 0,1 mg Kalcio 13,0 mg Fero 0,7 mg Magnezio 2,03 mg
La suomia kuko kun mirteloj kaj ruĝaj vakcinioj
Mirtelo (Vaccinium myrtillus) estas specio de vakcinio. Ĝia alteco estas 10-50 centimetroj. Ĝi havas helverdajn foliojn, kiuj defalas en la aŭtuno. La ruĝaj floroj fariĝas bongustaj malhelbluaj beroj. La pulpo estas violkolora.
Tiu holarktisa specio estas kutima en Eŭropo, krom en la regiono ĉirkaŭ la Mediteraneo. En Azio ĝi estas iom kutima en la nordo, sed pli kutima en nord-okcidento ol en nord-oriento. En Nordameriko ĝi nur troviĝas en Gronlando, en okcidenta Kanado kaj en okcidenta Usono .