dcsimg

Turio ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La turiarboturio (Sesbania grandiflora) estas plantspecio el la subfamilio de la Faboideoj (Faboideae) ene de la familio Fabacoj (Fabaceae). Ĝi originas el Hindiosudorienta Azio kaj estas kultivata hodiaŭ ankaŭ en Afriko kaj Karibio. La turio kreskas nur en humida varmega malaltlando kaj ne toleras temperaturojn sub 10 °C.

 src=
burĝona floro de turio.

La floroj estas manĝataj kiel legomoj, ankaŭ la junaj guŝoj kaj la folioj estas manĝeblaj.

 src=
ilustraĵo.

Priskribo

La turio estas malgranda, maldense disbranĉita kaj sendorna arbo. Ĝi atingas alton de 8 ĝis 15 mm kaj trunkan diametron de 25 ĝis 30 cm. La nur ĉe la branĉofinoj kreskantaj alterne starantaj folioj estas 15 ĝis 30 cm longaj kaj pare pinataj. Ili havas 12 ĝis 20 paroj de palmataj folietoj. La foliatoj estas oblongaj, rondaj, 3 ĝis 4 cm longaj kaj ĉirkaŭ 1 cm larĝaj. Antaŭ la folifalo la folioj iĝas helflavaj.

La infloreskoj konsistas el du ĝis kvin floroj. La grandaj, duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj 5 ĝis 10 cm longaj. La petaloj estas rozecaj, ruĝaj aŭ blankaj.

La pendantaj guŝoj estas mallarĝaj, 30 ĝis 50 cm longaj kaj enhavas 15 ĝis 40 semojn. La elipsaj semoj estas ruĝ-brunaj, 3,5 mm grandaj kaj pezas ĉirkaŭ 1 g.

Vidu ankaŭ

Fonto

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Turio: Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La turiarbo aŭ turio (Sesbania grandiflora) estas plantspecio el la subfamilio de la Faboideoj (Faboideae) ene de la familio Fabacoj (Fabaceae). Ĝi originas el Hindiosudorienta Azio kaj estas kultivata hodiaŭ ankaŭ en Afriko kaj Karibio. La turio kreskas nur en humida varmega malaltlando kaj ne toleras temperaturojn sub 10 °C.

 src= burĝona floro de turio.

La floroj estas manĝataj kiel legomoj, ankaŭ la junaj guŝoj kaj la folioj estas manĝeblaj.

 src= ilustraĵo.
лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO