La genro Celozio (Celosia) estas plantogenro el la familio de la Amarantacoj (Amaranthaceae) kun 30 ĝis 60 specioj. Ĝiaj specioj troviĝas plejparte en la tropikaj regionoj de Afriko, sed ankaŭ en meza kaj suda Ameriko (neotropiso). La plej konata specio, la arĝenta celozio, estas kultivata kaj disvastigita tutmonde en la tropikoj kaj subtropikoj.[1][2]
La botanika nomo Celosia venas el la greka κήλεος (kileos), kiu signifas ‚brulanta‘ pro la ruĝa vario de la planto.
La celozioj estas unu- aŭ plurjaraj herbaj plantoj kun staranta vertikala aŭ grimpanta habito, kiu ĉe la bazo ofte ligniĝas. La folioj havas tigetojn. La folioj estas lancetaj, ovalaj aŭ triangulaj. La planto havas multajn unuopajn florojn, kiuj iam staras terminale aŭ en akseloj en spikoj kaj grapoloj. Multaj kultivaroj havas fasciojn. La duseksaj floroj havas tri ĝis kvin maldikajn periantajn foliojn. La planto havas kvin stamenojn.[3][4]
La kromosomnombro estas n=9. Kelkaj Celozio-specioj estas poliploidaj, precipe speciale la arĝenta celozio.
La ĉefa disvastigejo estas la tropikaj kaj subtropikaj Afriko kaj Ameriko. Tie la planto kreskas apud riveroj kaj kiel trudherbo en kampoj. Jenaj specioj kreskas en la diversaj regionoj:
Du specioj troviĝas en Karibio (Celosia nitida), kaj du en Azio Celosia taitoensis. [1][5]
La folioj de Celozio enhavas ĉ. 0–90 % akvo, 20–55 mg/100 g vitamino C, 10–15 mg/100 g karotinoidoj kaj 2–6 % da proteino. Ili povas havi 0,2–0,5 % nitraton kaj 1–4 % oksalaton.[6]
La genro Celozio (Celosia) estas plantogenro el la familio de la Amarantacoj (Amaranthaceae) kun 30 ĝis 60 specioj. Ĝiaj specioj troviĝas plejparte en la tropikaj regionoj de Afriko, sed ankaŭ en meza kaj suda Ameriko (neotropiso). La plej konata specio, la arĝenta celozio, estas kultivata kaj disvastigita tutmonde en la tropikoj kaj subtropikoj.