dcsimg

Hela melierakso ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La (Suda) Hela melierakso (Melierax canorus) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Tiu specio ricevas ankaŭ la nomon de Kanta melierakso pro la kanto de la reprodukta sezono, kiu konsistas el kantaj flutaĵoj kaj fajfoj; tio kongruas kun la latina scienca nomo de la specio.

Tiu akcipitro reproduktiĝas en suda Afriko. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en seka, malferma duondezerto kun 75 cm aŭ eĉ malpli da jara pluvokvanto. Ĝi estas komune vidata ripoze sur ĉeŝoseaj telefonfostoj.

Tiu specio estas 56–65 cm longa. Plenkreskulo havas grizajn suprajn partojn kun blanka pugo. La centraj vostoplumoj estas nigraj kun blankaj pintoj, kaj la eksteraj vostoplumoj estas striecaj grizblanke. La kapo kaj supra brusto (pli etende ol ĉe la proksima parenco nome Malhela melierakso) estas palgrizaj; la resto de subaj partoj estas tre fajne striecaj malhelgrize kaj blanke. Ties irisoj estas ruĝaj, la beko estas ĉefe tre ruĝa, kun nigra hokoforma pinto kaj ruĝa subbrido, dum ĝi havas longajn ankaŭ ruĝajn krurojn. Ĝi estas ĝenerale pli pala ol la grizpuga Malhela melierakso, Melierax metabates.

Dumfluge la plenkreskulo havas nigrajn unuarangajn flugilplumojn, tre palgrizajn (ŝajne blankaj distance) duarangajn, kaj grizajn antaŭflugilojn. La enverguro estas de ĉirkaŭ 105 cm.

Nematuruloj havas brunajn suprajn partojn, kun blanka pugo kaj nigraj strioj en vosto. El sube flugilplumoj kaj vosto estas blankaj kun nigraj strioj, la gorĝo estas blanka kun malhelaj strioj, kaj la resto de la subaj partoj estas ruĝecbrunaj.

La Hela melierakso manĝas varion de vertebruloj, ĉefe lacertoj, sed ankaŭ malgrandajn mamulojn kaj birdojn, kaj grandajn insektojn. Ĝi ofte piediras surgrunde.

 src=
En Namibio

Tiu estas ĝenerale sufiĉe silentema birdo, sed dum la reprodukta sezono la masklo elsendas serion de melodiaj fajfaj alvokoj kleeuu, kleeuu-ku-ku-ku el arbopinta ripozejo.

Kutime ino pariĝas al ununura masklo, sed en disa vegetaĵaro "veld", unu ino kaj du maskloj povas formi poliandrian triopon.[1]

La relative malgranda nesto estas konstruita el bastoneto en akacio alte 3 al 10 m. La ino demetas kaj kovas unu au du palbluecajn aŭ verdecblankajn, senmarkajn ovojn. Nur unu ido estas kutime zorgata el idaro de du. La reprodukta sezono ekas mezvintre kaj daŭras ĉirkaŭ 115 tagojn.[1] Post elnestiĝo la idoj povas troviĝi proksime dum kelkaj monatoj kaj eĉ en la venonta jaro povas montriĝi en la sama areo. Kelkaj paroj kaj ĉefe triopoj produktas duan ovaron, kiu ekas ĉirkaŭ 24 tagojn post kiam la unua eloviĝas.[1]

Referencoj kaj eksteraj ligoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Malan, G.; Crowe, T. M.; Biggs, R.; Herholdt, J. J. (2008), "The social system of the Pale Chanting Goshawk Melierax canorus; monogamy v polyandry and delayed dispersal", Ibis 139 (2): 313–321, doi:10.1111/j.1474-919X.1997.tb04630.x (Resumo por nesubskribintoj.)
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Hela melierakso: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La (Suda) Hela melierakso (Melierax canorus) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Tiu specio ricevas ankaŭ la nomon de Kanta melierakso pro la kanto de la reprodukta sezono, kiu konsistas el kantaj flutaĵoj kaj fajfoj; tio kongruas kun la latina scienca nomo de la specio.

Tiu akcipitro reproduktiĝas en suda Afriko. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en seka, malferma duondezerto kun 75 cm aŭ eĉ malpli da jara pluvokvanto. Ĝi estas komune vidata ripoze sur ĉeŝoseaj telefonfostoj.

 src= Nacia Parko Serengeti, Tanzanio

Tiu specio estas 56–65 cm longa. Plenkreskulo havas grizajn suprajn partojn kun blanka pugo. La centraj vostoplumoj estas nigraj kun blankaj pintoj, kaj la eksteraj vostoplumoj estas striecaj grizblanke. La kapo kaj supra brusto (pli etende ol ĉe la proksima parenco nome Malhela melierakso) estas palgrizaj; la resto de subaj partoj estas tre fajne striecaj malhelgrize kaj blanke. Ties irisoj estas ruĝaj, la beko estas ĉefe tre ruĝa, kun nigra hokoforma pinto kaj ruĝa subbrido, dum ĝi havas longajn ankaŭ ruĝajn krurojn. Ĝi estas ĝenerale pli pala ol la grizpuga Malhela melierakso, Melierax metabates.

Dumfluge la plenkreskulo havas nigrajn unuarangajn flugilplumojn, tre palgrizajn (ŝajne blankaj distance) duarangajn, kaj grizajn antaŭflugilojn. La enverguro estas de ĉirkaŭ 105 cm.

Nematuruloj havas brunajn suprajn partojn, kun blanka pugo kaj nigraj strioj en vosto. El sube flugilplumoj kaj vosto estas blankaj kun nigraj strioj, la gorĝo estas blanka kun malhelaj strioj, kaj la resto de la subaj partoj estas ruĝecbrunaj.

La Hela melierakso manĝas varion de vertebruloj, ĉefe lacertoj, sed ankaŭ malgrandajn mamulojn kaj birdojn, kaj grandajn insektojn. Ĝi ofte piediras surgrunde.

 src= En Namibio

Tiu estas ĝenerale sufiĉe silentema birdo, sed dum la reprodukta sezono la masklo elsendas serion de melodiaj fajfaj alvokoj kleeuu, kleeuu-ku-ku-ku el arbopinta ripozejo.

Kutime ino pariĝas al ununura masklo, sed en disa vegetaĵaro "veld", unu ino kaj du maskloj povas formi poliandrian triopon.

La relative malgranda nesto estas konstruita el bastoneto en akacio alte 3 al 10 m. La ino demetas kaj kovas unu au du palbluecajn aŭ verdecblankajn, senmarkajn ovojn. Nur unu ido estas kutime zorgata el idaro de du. La reprodukta sezono ekas mezvintre kaj daŭras ĉirkaŭ 115 tagojn. Post elnestiĝo la idoj povas troviĝi proksime dum kelkaj monatoj kaj eĉ en la venonta jaro povas montriĝi en la sama areo. Kelkaj paroj kaj ĉefe triopoj produktas duan ovaron, kiu ekas ĉirkaŭ 24 tagojn post kiam la unua eloviĝas.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO