Barba dianto (Dianthus barbatus) estas dujara planto el la genro dianto (Dianthus).
La tigo kaj la kaliko estas senharaj. La petaloj longas 5 ĝis 7 milimetrojn, kun la koloroj ruĝa, roza, violblua, viola, blanka, aŭ nuntempe ofte dukolora, kiel blanka kun ruĝa, viola kun blanka aŭ blanka kun viola.