La osmundacoj[1] (latine Osmundaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo osmundaloj (Osmundales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 20 speciojn[4]. Ĝia tipa genro estas osmundo[1].
La plej oftaj specioj havas mallongan arbosimilan trunkon, kiu kovriĝas en la grundo. La trunko estas folispura - aŭ foli-radiko-trunko, tio signifas ke la plej granda parto de la trunko konsistas el „folipiedoj“ kaj el radikoj. La trunko estas sifonsteleo kun interna ksilemo. La planto posedas stipulojn. La sporangioj sidas ĉe propraj sporofiloj („Osmunda cinnamomea“) aŭ ĉe certaj partoj de la trofofilo („Osmunda regalis“). Ili staras terminale en etaj tigetoj ĉe la lastajdisbranĝiĝo de la folioj. Ĉe „Todea“ kaj multaj fosilaj formoj troviĝas sporangioj, kiuj estas aligitaj ĉe la malsupra folisurfaco.
La sporangioj ne estas kunigitaj al soroj kaj mankas al ili ringo anulus. Ili estas grandaj kaj enhavas 128 ĝis 512 sporoj. La sporangia vando restas plurtavola. Induzio mankas. La protalio estas ĝis 4 cm granda, longe vivanta. Ĝi povas vivi plurajn jarojn. Ĝi estas verda kaj vivas aŭtotrofe. Mankas mikorizo. La kromosomonombro estas x = 22.
La specioj estas disvastigitaj de la moderaj ĝis tropikaj zonoj.
Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (3 apr. 2020)[4],[3], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
• „Leptopteris“ C. PRESL: ĝi formas ĝis unu metro alta trunko, ĝi do estas „arbofiliko“. sep specioj, en Aŭstralio, Novzelando, la Pacifikaj insuloj de Samoo ĝis Novgvineo kaj Novkaledonio. Inter ili:
La Osmundaloj staras inter la Maratialoj kaj la ceteraj leptosporangiaj filikoj. Unue ĉar ili estas konataj ekde la Permo kaj tiam havis sian kulminon en la Mezozoiko; due morfologie, ekzemple pro la dikavandaj unuopaj sporangioj, ilia ŝospinto kaj ilia protalio.
La familia nomo rememoras al la nordia trondrodio Toro, kiu havis kromnomon „Osmunder“.
reĝa filiko („Osmunda regalis“), ankaŭ „Episkopa bastono“-forma enrulita felikfolio
reĝa filiko („O. regalis“), komplete evaluinta planto
La osmundacoj (latine Osmundaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo osmundaloj (Osmundales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 20 speciojn. Ĝia tipa genro estas osmundo.