dcsimg
Image of Watson's dutchman's pipe
Creatures » » Plants » » Dicotyledons »

Birthwort Family

Aristolochiaceae

Aristolokiacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La aristolokiacoj (Aristolochiaceae) estas arbedoj, moltigaj plantoj aŭ lianoj parencaj al unukotiledonaj plantoj (triparta floro). Kreskas ĉefe en la tropikoj aŭ mediteraneo.

genroj + specioj gravaj:

  • aristolokio : staŭdoj kaj arbedoj , el kiuj precipe la arbedoj estas konataj volviĝantaj ĝardenplantoj kaj domplantoj kun verdaj branĉoj, kun korformaj folioj. La tubforma korolo de iliaj floroj kurbiĝas kvazaŭ pipo.
    • kutima aristolokio (Aristolochia clematitis) estas kutima dum la kontinenta klimato en kultivagroj. Venena herbo por ĉevaloj, bovoj. Ĝiaj flavaj floroj iom kaptas la insektojn (muŝpolenita), tiel helpanta la polenadon. Ĝi estas staŭdo kun rizomoj.
    • pipa aristolokio (pipfloro?) (Aristolochia durior) estas liano, ornamplanto kun grandaj folioj kaj pipformaj floroj.
  • azaro (Asarum) estas malalta plurjara herbo kun kor- aŭ renformaj folioj kaj sub ili, floroj ekstere verdaj, interne malhelkoloraj.
    • eŭropa azaro (Asarum europaum) kreskas en karpen-, kverk- fagoarbaro. La rizomo kuŝkreskas en la falfoliaro. Ĝi havas brilajn, renformajn foliojn; la purpurruĝaj, radisimetriaj, helikopolenitaj floroj kreskas aksele.

Floroformulo: P(3) aŭ (3+3)A6-12G(4-6) ovario sube staranta

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO