Pekina brasiko, ĉina brasiko aŭ Pecajo (brassica rapa var. pekinensis sinonimoj: brassica pekinensis, brassica campestris) estas planto kiu apartenas al la kruciferacoj (cruciferae) aŭ brasikacoj (brassicaceae). Ĝi estas rapide kreskanta brasiko, kiu devenas el Orient-Azio. La brasiko estas grandskale kultivata en Ĉinio (apud Pekino), Japanio, Nord- kaj Sud-Koreio kaj Tajvano.
Pekina brasiko havas foliojn kun larĝaj nervuroj.
La tipo de tiu brasiko havas kelkaj nomojn laŭ la devena lingvo.
Laŭe, la legomo okcident-eŭrope estus konata kiel "Bok Choy" aŭ "Pachoy" tra la kantona, "Nappa-brasiko" tra la japana, aŭ "pekina brasiko" aŭ "ĉina brasiko" tra ajnaj azianoj.
Pekina brasiko ne havas brasikan guston kaj oni povas ĝin manĝi krude aŭ kuirita. La gusto estas plejbona kiam la brasiko estas mordpreta kuirita (aldenta) kion oni jam atingas post kuirado de 10 minutoj. Ankaŭ kirlofritita en uoko ĝi havas tre bonan guston. En fridujo oni povas konservi la brasikon ĝis 2 semajnoj eĉ kiam ĝi estas tranĉita en du partoj.
En Koreio ĝi estas ĉefingredienco de la nacia manĝaĵo kimĉio.
100 gramoj da freŝa brasiko:
Energio 81 kĴ Karbonhidrato 2,5 g Proteino 1 g Graso 0,0 g Vitamino C 10 mg Vitamino B1 0,03 mg Vitamino B2 0,04 mg Kalcio 125 mg Fero 0,5 mgPekina brasiko, ĉina brasiko aŭ Pecajo (brassica rapa var. pekinensis sinonimoj: brassica pekinensis, brassica campestris) estas planto kiu apartenas al la kruciferacoj (cruciferae) aŭ brasikacoj (brassicaceae). Ĝi estas rapide kreskanta brasiko, kiu devenas el Orient-Azio. La brasiko estas grandskale kultivata en Ĉinio (apud Pekino), Japanio, Nord- kaj Sud-Koreio kaj Tajvano.