Planto estas kreskaĵo (aŭ vegetaĵo) plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo (ĝenerale). Al la plantoj apartenas interalie arboj, herboj, arbustoj, grimpoplantoj, filikoj, muskoj kaj verdaj algoj. Oni konas nun inter 250 000 kaj 300 000 plantajn speciojn. La plantoj estas regno en la domanio de eŭkariotoj. La plantoj estas parto inter la kreskaĵoj.
Plantoj, ankaŭ nomitaj verdaj plantoj (Viridiplantae en la latina), estas multĉelaj eŭkariotoj de la regno Plantae. Ili formas kladon kiu inkludas la florplantojn, pingloarbojn kaj aliajn gimnospermojn, filikojn, likopodiojn, ceratofilojn, hepatikojn, muskojn kaj la verdajn algojn. Plantoj ekskludas la ruĝajn kaj brunalgojn, la fungojn, arĥiojn, bakteriojn kaj bestojn.
Verdaj plantoj havas ĉelajn murojn kun celulozo kaj karakterize akiras la plej grandan parton de sia energio el sunlumo per fotosintezo de primaraj kloroplastoj, derivitaj de endosimbiozo kun cianobakterioj. Iliaj kloroplastoj enhavas klorofilojn a kaj b kiuj donas al ili ilian verdan koloron. Kelkaj plantoj estas parazitaj kaj perdis la kapablon produkti normalajn kvantojn de klorofilo aŭ fotosintezi. Plantoj estas karakterizitaj ankaŭ per seksa reproduktado, modula kaj nedeterminita kresko, kaj alterno de generacioj, kvankam ankaŭ neseksa reproduktado estas ofta.
Precizajn nombrojn malfacilas determini, sed en 2010, supozeble estas 300-315 mil specioj de plantoj, de kiuj la granda plimulto, proksimume 260-290 mil, estas semplantoj (vidu la tabelon malsupre).[1] Verdaj plantoj disponigas la plej grandan parton de la molekula oksigeno de la mondo[2] kaj estas la bazo de la plej multaj el la ekologioj de la tero, precipe surteren. Plantoj kiuj produktas grajnojn, fruktojn kaj legomojn formas la bazan nutrovararon de la homaro, kaj estis malnaturigitaj dum jarmiloj. Plantoj estas utiligitaj kiel ornamaĵoj kaj, ĝis antaŭ nelonge kaj en bonega diverseco, ili funkciis kiel la fonto de la plej multaj medikamentoj kaj drogoj. La scienca studo de plantoj estas konata kiel botaniko, branĉo de biologio.
Plantoj estas unu el la du grupoj en kiujn ĉiuj vivantaj aĵoj estis tradicie dividitaj; la alia estas bestoj. La dividado iras reen minimume ĝis Aristotelo (384 a.K. - 322 a.K.) kiu distingis inter plantoj kiuj ĝenerale ne movas, kaj bestoj kiuj ofte estas movaj por kapti sian manĝaĵon. Multe pli poste, kiam Lineo (1707-1778) kreis la bazon de la moderna sistemo de scienca klasifiko, tiuj du grupoj iĝis la regnoj Vegetabilia (pli poste Metaphyta aŭ Plantae) kaj Animalia (nomitaj ankaŭ Metazoa). Ekde tiam, fariĝis klare ke la plantoregno kiel origine difinite inkludis plurajn neparencajn grupojn, kaj la fungoj kaj pluraj grupoj de algoj estis forigitaj al novaj regnoj. Tamen, tiuj organismoj daŭre estas ofte konsideritaj plantoj, precipe en popularaj kuntekstoj.
Ekstere de formalaj sciencaj kuntekstoj, la esprimo "planto" implicas asocion kun certaj trajtoj, kiel ekzemple esti multĉela, posedi celulozon, kaj havi la kapablon aranĝi fotosintezon.[3][4]
Kiam la nomo Plantae aŭ plantoj estas aplikitaj al specifa grupo de organismoj aŭ taksonoj, ĝi kutime rilatas al unu el kvar konceptoj. De malplej ĝis plej inkluziva, tiuj kvar grupiĝoj estas la jenaj:
Nomo(j) Amplekso Priskribo Terplantoj, konataj ankaŭ kiel Embriofitoj Plantae sensu strictissimo Tiu grupo inkludas la hepatikojn, ceratofilojn, muskojn, kaj vaskulajn plantojn, same kiel fosiliajn plantojn similajn al tiuj pluvivaj grupoj (ekz., Metaphyta Whittaker, 1969,[5] Plantae Margulis, 1971[6]). Verdaj plantoj - ankaŭ konataj kiel Viridiplantae, Viridiphyta aŭ Chlorobionta Plantae sensu stricto Tiu grupo inkludas la verdajn algojn, inkluzive de terplantoj kiuj eliris el ili inter kiuj ŝtonalgoj. La nomoj donitaj al tiuj grupoj varias konsiderinde en julio 2011. Viridiplantae ampleksas grupon de organismoj kiuj posedas klorofilon a kaj b, havas plastidojn kiuj estas ligitaj de nur du membranoj, estas kapablaj je stokado de amelo, kaj havas celulozon en siaj ĉelaj muroj. Ĝi estas tiu klado kiu estas plejparte la temo de tiu artikolo (ekz., Plantae Copeland, 1956[7]). Archaeplastida, Plastida aŭ Primoplantae Plantae sensu lato Tiu grupo enhavas la verdajn plantojn supre plus Rhodophyta (ruĝaj algoj) kaj Glaucophyta (glaŭkofitaj algoj). Tiu klado inkludas la organismojn kiuj eonojn antaŭe akiris siajn kloroplastojn rekte englutante cianobakteriojn (ekz., Plantae Cavalier-Smith, 1981[8]). Antikvaj difinoj de plantoj Plantae sensu amplo Malnovaj klasifikoj lokis diversspecajn algojn, fungojn aŭ bakteriojn en Plantae (ekz., Plantae aŭ Vegetabilia Linnaeus,[9] Plantae Haeckel 1866,[10] Metaphyta Haeckel, 1894,[11] Plantae Whittaker, 1969[5]).Alia maniero rigardi la rilatojn inter la malsamaj grupoj kiuj estis nomitaj "plantoj" estas tra kladogramo, kiu montras iliajn evoluajn rilatojn. La evolua historio de plantoj ankoraŭ ne estas tute aranĝita, sed unu akceptita rilato inter la tri grupoj priskribita supre estas montrita malsupre.[12] Tiuj kiuj estis nomitaj "plantoj" estas en grasa skribo.
ArchaeplastidaGlaucophyta (glaŭkofitaj algoj)
Rhodophyta (ruĝaj algoj)
Chlorophyta (parto de verdaj algoj)
streptofitaj algoj (parto de verdaj algoj)
Charales (ŝtonalgoj, ofte inkluditaj
en verdajn algojn)
surteraj plantoj aŭ embriofitoj
La maniero en kiu la grupoj de verdaj algoj estas kombinitaj kaj nomitaj varias konsiderinde inter diversaj aŭtoroj.
La suba tabelo montras kelkajn ĉirkaŭkalkulitajn specikalkulojn de diferencaj dividoj de verdaj plantoj (Viridiplantae). Ĝi sugestas ke estas ĉirkaŭ 300,000 specioj de vivantaj Viridiplantae, el kiuj 85–90% estas florplantoj. (Notu: ĉar tiuj estas el diferencaj fontoj kaj el diferencaj datoj, ili estas necese nekompareblaj, kaj kiel ĉe ĉiuj specikalkuloj, estas subjekto al ia grado de necerteco en kelkaj kazoj.)
Diverseco de dividoj de vivantaj verdaj plantoj (Viridiplantae) Neformala grupo Dividonomo Komuna nomo No. de vivantaj specioj Proksimuma No. en neformala grupo Verdaj algoj Chlorophyta Verdaj algoj (klorofitoj) 3,800–4,300 [13][14] 8,500(6,600–10,300)
Charophyta Verdaj algoj (ekz. Desmidiales kaj ŝtonalgoj) 2,800–6,000 [15][16] Briofitoj Marchantiophyta Hepatikoj 6,000–8,000 [17] 19,000(18,100–20,200)
Anthocerotophyta Antocerofitoj 100–200 [18] Bryophyta Muskoj 12,000 [19] Pteridofitoj Lycopodiophyta Tigomuskoj 1,200 [20] 12,000(12,200)
Pteridophyta Filikoj 11,000 [20] Semoplantoj Cycadophyta Cikasoj 160 [21] 260,000(259,511)
Ginkgophyta Ginkoj 1 [22] Pinophyta Koniferoj aŭ pinofitoj 630 [20] Gnetophyta Gnetofitoj 70 [20] Magnoliophyta Florplantoj 258,650 [23]La nomigo de plantoj estas regata de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj kaj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por Kultivataj Plantoj (vidu taksonomio de kultivataj plantoj).
Oni tradicie distingas, laŭ la grado de malsameco tri gravajn aranĝajn tipojn:
Tiuj aranĝoj estas priskribo, sed ne plu estas aroj en la klasigoj, ĉar iuj estas parafiletikaj.
La unua konata klasigo estas ties de Teofrasto (370-285 AKE) kiu klasigis 480 plantojn laŭ ilia formo (arbo, arbusto aŭ herbo) kaj iuj floraj karakteroj.
Dum la 16a jarcento, plantistoj kiel la fratoj Johano kaj Kasparo Bauhino, pripensis la plantan klasadon. Ili celis fari naturajn arojn laŭ ilia simileco. Fakte, ekmalkovro de novaj plantoj necesigis novan klasigon.
John Ray (1628-1705), britia naturisto, proponis novan klasan sistemon bazitan sur pli granda nombro de karakteroj, ĉe la floro, la frukto aŭ la folio.
Pierre Magnol (1638-1715), inventis la vorton familio, kaj faris 76 plantajn familiojn.
Turneforto (1656-1708) faris klasigon laŭ la flora strukturo kaj enigis la nociojn de specio kaj genro.
Fine, Karolo Lineo (1707-1778), faris la dunoman nomsistemon por la plantoj kaj bestoj. Tiu sistemo uzas du nomojn kun la genra kaj specia nomoj. Lineo elpensis ankaŭ faman klasigon, la seksan sistemon, laŭ la nombro de "edzoj" (stamenoj) kaj "edzinoj" (karpeloj) en la flora lito.
La diferenco inter la du regnoj de vivuloj ne estas ĉiam klara. Kelkaj plantoj moviĝas, kelkaj ne havas klorofilon; male kelkaj animaloj ne moviĝas aŭ havas klorofilon. Plantoj havas ĉelojn ĉirkaŭvolvitajn per celulozo, animalaj ĉeloj estas nudaj kaj senpere kontaktiĝas.
Laŭ Lamarko, "La plantoj estas vivantaj organizitaj korpoj, neniam iriteblaj en siaj partoj, ne digestantaj, kaj ne moviĝantaj, nek per volo, nek per reala iriteblo." Tiele ili diferencas de bestoj[24].
La fotosintezo farita de surteraj plantoj kaj algoj estas la lasta fonto de energio kaj de organika materialo en preskaŭ ĉiuj ekosistemoj. Fotosintezo radikale ŝanĝis la komponon de la komenca atmosfero de la Tero, kiu kiel rezulto estas nune 21% da oksigeno. Animaloj kaj plej aliaj organismoj estas aerbezonaj, fide el oksigeno; tiuj ke ne estas limigitaj al relative raraj senaeraj medioj. Plantoj estas unuarangaj produktantoj en plej surteraj ekosistemoj kaj formas la bazon de la manĝoreto en tiuj ekosistemoj. Multaj animaloj fidas el plantoj por ŝirmo same kiel por oksigeno kaj manĝo.
Surteraj plantoj estas ŝlosilaj komponantoj de akvocirkulado kaj de kelkaj aliaj biogeokemiaj cikloj. Kelkaj plantoj estis kunevoluintaj kun nitrogenfiksigaj bakterioj, kio faras plantojn grava parto de la nitrogena ciklo. Plantaj radikoj ludas gravan rolon en formado de grundoj kaj evitado de grunderozio.
Plantoj estas distribuitaj tutmonde en ŝanĝiĝantaj nombroj. Dum ili enloĝas amason da biomoj kaj ekoregionoj, malmultaj povas esti trovitaj preter la tundroj ĉe la plej nordaj regionoj de kontinentbretoj. Ĉe la sudaj ekstremaĵoj, plantoj adaptiĝis persisteme al la superregaj cirkonstancoj. (Vidu antarktan flaŭron.)
Plantoj ofte estas la hegemonia fizika kaj struktura komponanto de vivejoj kie ili okazas. Multaj el la biomoj de la Tero estas nomumitaj laŭ la speco de vegetaĵaro ĉar plantoj estas la dominaj organismoj en tiuj biomoj, kiel ekzemple prerioj kaj arbaroj.
Multaj bestoj kunevoluis kun plantoj. Multaj bestoj polenigas florojn en interŝanĝo por manĝaĵo en la formo de poleno aŭ nektaro. Multaj bestoj disigas semojn, ofte manĝante frukton kaj pasante la semojn en sia feko. Mirmekofitoj estas plantoj kiuj kunevoluis kun formikoj. La planto disponigas hejmon, kaj foje manĝaĵon, por la formikoj. En interŝanĝo, la formikoj defendas la planton el herbovoruloj kaj foje el konkurencaj plantoj. Formikruboj disponigas organikan sterkon.
La plimulto de plantospecioj havas diversajn specojn de fungoj asociitaj kun siaj radiksistemoj en speco de mutualisma simbiozo konata kiel mikorizo. La fungoj helpas al la plantoj akiri akvon kaj mineralajn nutraĵojn el la grundo, dum la planto donas al la fungoj karbonhidratojn produktitajn en fotosintezo. Kelkaj plantoj funkcias kiel hejmoj por endofitaj fungoj kiuj protektas la planton de plantomanĝantoj produktante toksinojn. La funga endofito, Neotyphodium coenophialum, en alta festuko (Festuca arundinacea) kaŭzas enorman ekonomian damaĝon al la bovindustrio en Usono.
Ankaŭ diversaj formoj de parazitado estas sufiĉe oftaj inter plantoj, el la duon-parazita visko kiu simple prenas kelkajn nutraĵojn de sia gastiganto, sed daŭre havas fotosintezajn foliojn, al la tute parazitaj orobanko kaj latreo kiuj akiras ĉiujn siajn nutraĵojn tra ligoj al la radikoj de aliaj plantoj, kaj tiel havas neniun klorofilon. Kelkaj plantoj, konataj kiel mikroheterotrofaj, parazitas mikorizajn fungojn, kaj tial funkcias kiel epiparazitoj sur aliaj plantoj.
Multaj plantoj estas epifitoj, kio signifas ke ili kreskas sur aliaj plantoj, kutime arboj, sen parazitado de ili. Epifitoj povas nerekte damaĝi sian gastigantan planton kaptante mineralajn nutraĵojn kaj lumon kiujn la gastiganto alie ricevus. La pezo de nombregoj de epifitoj povas rompi arbobranĉon. Duonepifitoj kiel la sufoka figarbo komenciĝas kiel epifitoj sed poste metas siajn proprajn radikojn kaj superfortas kaj mortigas sian gastiganton. Multaj orkideoj, bromeliacoj, filikoj kaj muskoj ofte kreskas kiel epifitoj. Bromeliadaj epifitoj akumulas akvon en folioaksoj por formi fitotelmatojn kiuj povas enhavi kompleksajn akvajn manĝretojn.[25]
Ĉirkaŭ 630 plantoj estas karnovoraj, kiel ekzemple la muŝkaptulo (Dionaea muscipula) kaj la drozero (Drosera specioj). Ili kaptas malgrandajn bestojn kaj digestas ilin por akiri mineralajn nutraĵojn, aparte nitrogenon kaj fosforon.[26]
Planta percepto estas la kapableco de plantoj senti kaj reagi la medion por konsekvence ŝanĝi sian morfologion, fiziologion kaj fenotipon. Plantoj reagas al kemiaĵoj, gravito, lumo, malsekeco, infektoj, temperaturo, oksigeno kaj karbona dioksido, parazita infestiĝo, malsano, fizika interrompo, sono kaj tuŝo.
La studo de plantuzadoj fare de homoj estas nomita ekonomia botaniko aŭ etnobotaniko; kelkaj konsideras ke ekonomia botaniko temas pri modernaj kulturplantoj, dum fakte etnobotaniko temas pri indiĝenaj plantoj kultivitaj kaj uzitaj fare de indiĝenaj homoj. Homa kultivado estas parto de agrikulturo, kio estas la bazo de homa civilizo. Planta agrikulturo estas subdividita en agronomion, hortikulturon kaj forstadon.
Multo de homa nutrado dependas de plantoj, ĉu rekte pere de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj konsumitaj de homoj, aŭ nerekte kiel manĝo por animaloj aŭ kiel spico de manĝoj. La scienco de agrikulturo temas kun la plantado, zorgado, nutrado, kaj rikoltado de manĝoproduktoj, kaj ludis ŝlosilan rolon en la historio de la tutmondaj civilizoj.
Homa nutrado dependas grandparte de cerealoj, aparte maizo, tritiko, rizo, aveno, kaj milio. Ampleksaj areoj de multaj landoj estas dediĉataj al la kultivado de cerealoj por loka konsumado aŭ por eksportado al aliaj landoj. Brutaraj animaloj estas bovoj, porkoj, ŝafoj, kaproj kaj kameloj estas ĉiuj herbovoruloj; kaj manĝas ĉefe aŭ entute cerealajn plantojn. Cerealoj estas bazkultivaĵoj, kio signifas ke ili havigas kaloriojn (en formo de kompleksaj karbonhidratoj kiaj amelo) kiuj estas necesaj por ĉiutaga agado, kaj tiele formas la fondon de ĉiutaga dieto. Aliaj bazkultivaĵoj estas terpomojn, maniokon, guŝon, kaj legomojn.
Homa nutraĵo inkludas ankaŭ legomojn, kiuj konsistas ĉefe el folioj kaj tigoj kiuj estas manĝataj, spicojn, kaj kelkajn fruktojn, nuksojn, herbojn, kaj manĝeblajn florojn. Legomoj estas gravaj pro la vitaminoj, mineraloj, kaj la dieta fibro kiujn ili havigas. Fruktoj havigas tre altan kvanton de sukeroj kaj havas pli dolĉan guston ol vegetaloj. Tamen, ĉe partikulara manĝo estas konsiderata "legomo" aŭ "frukto" dependas el kunteksto, ĉar la vorto frukto havas pli precizan difinon en botaniko ol en ĝenerala uzado. Nuksoj kaj semoj, kiel manĝoj kiaj ternuksoj, migdaloj, kaj pistakoj, enhavas nesaturitajn grasojn kiuj estas ankaŭ necesaj por saniga dieto. Kiel ĉe fruktoj, la terminoj nukso kaj semo havas pli striktajn difinoj en plantoscienco.
Multaj plantoj estas uztaj por spici manĝojn. Tiaj plantoj estas herboj (ekz. rosmareno kaj mento),kiuj devenas el verdaj foliecaj partoj de plantoj, kaj spicoj (ekz. kumino kaj cinamo), kiuj devenas el aliaj plantopartoj. Kelkaj plantoj produktas manĝeblajn florojn, kiuj povas esti aldonitaj al salatoj aŭ uzataj por ornami manĝojn. Dolĉigiloj kiaj sukero kaj mielo estas derivaj el plantoj. Sukero akiriĝas plejparte de sukerkano kaj sukerbeto, kaj mielo venas de floroj. Kuiroleoj kaj margarino venas de maizo, sojfabo, kolzosemo, kartamo, sunfloro, olivo kaj aliaj. Manĝaldonaĵoj inkludas arabgumon, guargumon, ceratoniogumon, amelon kaj pektinon.
Plantoj estas ankaŭ la fonto de trinkaĵoj produktitaj ĉu per infuzo, kiaj kafo kaj teo; per fermentado, kiaj biero kaj vino; aŭ per distilado, kiaj viskio, vodko, rumo, kaj aliaj alkoholaĵoj.
Plantoj estas la fonto de multaj naturaj produktoj kiaj fibroj, volatilaj oleoj, naturaj tinkturfarboj, pigmentoj, vaksoj, rezinoj, taninoj, latekso, gumoj, alkaloidoj, sukceno kaj korko. Produktoj derivitaj de plantoj estas sapoj, farboj, ŝampuoj, parfumoj, kosmetikaĵoj, terebinto, kaŭĉuko, verniso, lubrikaĵoj, linoleumo, plastoj, inkoj, maĉgumo kaj kanabo. Plantoj ankaŭ estas ĉefa fonto de bazaj kemiaĵoj por la industria sintezo de vasta aro de organikaj kemiaĵoj. Tiuj kemiaĵoj estas uzitaj en vasta gamo da studoj kaj eksperimentoj.
Strukturaj rimedoj kaj fibroj el plantoj estas uzataj kaj en la konstruado de loĝejoj kaj en fabrikado de tolaĵoj kaj vestaĵoj. Ligno estas uzita por konstruaĵoj, ŝipoj, mebloj, kaj ankaŭ por pli malgrandaj varoj kiaj papero, kartono, muzikaj instrumentoj kaj sportekipaĵo. Ŝtofo ofte estas farita de kotono, lino, aŭ sintezaj fibroj derivitaj de celulozo, kiel ekzemple rajono kaj acetato. Kudra fadeno kiu estas uzata por kudri vestaĵojn venas el plantaj fibroj. Oni kultivis kanabon kaj juto por ties fibroj, kiuj povas esti uzataj por fabriki ŝnurojn aŭ sakojn.
Renovigeblaj fueloj de plantoj inkludas brullignon, torfon kaj multajn aliajn biofuelojn. Karbo kaj nafto estas fosiliaj fueloj derivitaj de plantoj. Olivoleo estis uzataj en lampoj dum jarcentoj por havigi lumigadon.
Medikamentoj derivitaj de plantoj inkludas aspirinon, taksolon, morfinon, kininon, reserpinon, kolkicinon, digitalon kaj vinkristinon. Ekzistas centoj da herboaldonaĵoj kiel ekzemple ginko, ekinaceo, akuŝ-tanaceto, kaj la herbo de Sankta Johano. Insekticidoj derivitaj de plantoj inkludas nikotinon, rotenonon, strikninon kaj piretrinojn. Medikamentoj aŭ drogoj akiritaj de plantoj inkludas tabakon, opion, kokainon kaj mariĥuanon. Venenaj substancoj de plantoj inkludas ricinon, cikuton kaj kuraron.
Miloj de plantospecioj estas kultivitaj por estetikaj celoj same kiel por disponigi ombron, modifi temperaturojn, redukti venton, malpliigi bruon, havigi privatecon, kaj malhelpi grunderozion. Plantoj estas la bazo de multmiliarda dolarenspezo por ĉiujara turismindustrio kiu inkludas vojaĝadon al arbejoj, botanikaj ĝardenoj, historiaj ĝardenoj, naciaj parkoj, tulipfestivaloj, pluvarbaroj, arbaroj kun bunta aŭtuna foliaro kaj ekzemple al la National Cherry Blossom Festival. Muŝkaptulo, mimozo kaj resurektoplanto estas ekzemploj de plantoj venditaj kiel novaĵoj.
Homoj uzas tranĉitajn kaj sekigitajn florojn kaj potplantojn endome aŭ en forcejoj. Dum kelkaj ĝardenoj estas plantitaj por nutrocelo, multaj aliaj estas plantataj por estetikaj, ornamaj aŭ konservaj celoj. En subĉielaj ĝardenoj, arboretoj kaj botanikaj ĝardenoj (nome publikaj kolektoj de vivantaj plantoj) estas uzataj gazono, ombroarboj, ornamaj arboj, arbedoj, reboj, arbustoj, kaj bedplantoj. Por ĝardenoj oni povas kultivi plantojn en naturisma stato, aŭ oni povas skulpti ties kreskon, kiel por eltonditaj plantoj aŭ por spaliro. Ĝardenado estas ĉefa populara distragado en kelkaj landoj kiel en Usono aŭ Britio, kaj labori ĉe plantoj aŭ hortikultura terapio estas bonfara por rehabilitado de personoj kun malkapabloj.
Bildoj de plantoj ofte estas utiligitaj en arto, arkitekturo, humuro, lingvo, kaj fotarto kaj sur tekstiloj, mono, poŝtmarkoj, flagoj kaj blazonoj. Artĝenroj kiuj prilaboras vivantajn plantojn inkludas plantskulptaĵon, bonsajon, ikebanon kaj spaliron. Ornamaj plantoj foje ŝanĝis la kurson de historio, kiel en tulipomanio. Arkitekturaj desegnoj kiuj similas al plantoj aperas en kapiteloj de kolonoj de antikva Egiptio, kiuj estis skulptitaj por simili ĉu al egipta blanka lotuso aŭ al la papiruso.
Baza biologia esploro ofte estis farita kun plantoj, kiel ekzemple la pizplantoj uzitaj por derivi la leĝojn de Johann Gregor Mendel pri genetiko (nome proi regado de heredo) kaj la ekzamendo de kromosomoj en maizo permesis al Barbara McClintock montri ties konekton al heredaj trajtoj. La planto Arabidopsis thaliana estas uzata en laboratorioj kiel modela organismo por kompreni kiel genkontrolo de la kresko kaj disvolvigo de plantaj strukturoj. Kosmostacioj aŭ spacaj kolonioj povas iam dependi el plantoj por elteno de la vivo.
Antikvaj arboj estis adoritaj, multaj ludis gravan rolon en religioj kaj mitologioj, kaj kelkaj eĉ ankoraŭ, multaj el ili estas ankoraŭ famaj. Arbringoj konsistigas gravan datigo-metodon en arkeologio kaj funkcias kiel indikilo pri pasintaj klimatoj. Plantoj estas utiligitaj kiel naciaj kaj ŝtatemblemoj, inkluzive de ŝtatarboj kaj ŝtatfloroj.
Multaj mondaj rekordoj estas tenitaj per plantoj. Plantoj ofte estas utiligitaj kiel monumentoj, donacoj kaj por marki specialajn okazojn kiel ekzemple naskiĝoj, mortoj, nuptoj kaj ferioj. La aranĝado de floroj povas esti uzata por sendi kaŝitajn aŭ nekaŝitajn mesaĝojn.
Plantoj elstaris ne nur en mitologio kaj religio sed ankaŭ en arto kaj literaturo. La kampo de etnobotaniko studas plantuzadon de indiĝenaj kulturoj kaj helpas konservi endanĝerigitajn speciojn same kiel por malkovri novajn kuracherbojn.
Fiherboj estas nekultivataj kaj kutime nedezirataj plantoj kreskantaj en homadministritaj medioj kiel ekzemple bienoj, urbaj areoj, ĝardenoj, gazonoj, kaj parkoj. Homoj disvastigis plantojn preter siaj indiĝenvivejoj kaj kelkaj el tiuj enkondukitaj plantoj iĝas invadaj, difektante ekzistantajn ekosistemojn delokigante indiĝenajn speciojn. Enpenetraj plantoj kaŭzas multekostan difektaron en kultivaĵperdoj ĉiujare fare de delokigantaj kultivaĵoplantoj, ili plue pliigas la produktadokoston kaj la uzadon de kemiaĵoj por kontroli ilin, kiuj en victurno influas la medion.
Plantoj povas kaŭzi damaĝon al bestoj, inkluzive de homoj. Plantoj kiuj produktas ventoportotan polenon alvokas alergiajn reagojn en homoj kiuj suferas de fojnofebro. Vasta gamo de plantoj estas venena. Toksalbuminoj estas plantvenenaj substancoj mortigaj al la plej multaj mamuloj kaj kiuj funkcias kiel grava malkuraĝigo al konsumo. Pluraj plantoj kaŭzas jukon kiam tuŝitaj, kiel ekzemple toksikodendro. Certaj plantoj enhavas psikotropajn kemiaĵojn, kiuj estas ekstraktitaj kaj konsumitaj aŭ fumitaj, inkluzive de tabako, kanabo (mariĥuano), kokaino kaj opio. Fumado kaŭzas difekton en sano aŭ eĉ morton, dum kelkaj medikamentoj ankaŭ povas esti damaĝaj aŭ mortigaj al homoj.[27][28] Kaj kontraŭleĝaj kaj laŭleĝaj medikamentoj derivitaj de plantoj povas havi negativajn efikojn al la ekonomio, influante laborefikecon kaj policokostojn.[29][30] Kelkaj plantoj kaŭzas alergiajn reagojn kiam konsumitaj, dum aliaj plantoj kaŭzas manĝmaltoleremojn kiuj negative influas sanon.
Planto estas kreskaĵo (aŭ vegetaĵo) plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo (ĝenerale). Al la plantoj apartenas interalie arboj, herboj, arbustoj, grimpoplantoj, filikoj, muskoj kaj verdaj algoj. Oni konas nun inter 250 000 kaj 300 000 plantajn speciojn. La plantoj estas regno en la domanio de eŭkariotoj. La plantoj estas parto inter la kreskaĵoj.
Plantoj, ankaŭ nomitaj verdaj plantoj (Viridiplantae en la latina), estas multĉelaj eŭkariotoj de la regno Plantae. Ili formas kladon kiu inkludas la florplantojn, pingloarbojn kaj aliajn gimnospermojn, filikojn, likopodiojn, ceratofilojn, hepatikojn, muskojn kaj la verdajn algojn. Plantoj ekskludas la ruĝajn kaj brunalgojn, la fungojn, arĥiojn, bakteriojn kaj bestojn.
Verdaj plantoj havas ĉelajn murojn kun celulozo kaj karakterize akiras la plej grandan parton de sia energio el sunlumo per fotosintezo de primaraj kloroplastoj, derivitaj de endosimbiozo kun cianobakterioj. Iliaj kloroplastoj enhavas klorofilojn a kaj b kiuj donas al ili ilian verdan koloron. Kelkaj plantoj estas parazitaj kaj perdis la kapablon produkti normalajn kvantojn de klorofilo aŭ fotosintezi. Plantoj estas karakterizitaj ankaŭ per seksa reproduktado, modula kaj nedeterminita kresko, kaj alterno de generacioj, kvankam ankaŭ neseksa reproduktado estas ofta.
Precizajn nombrojn malfacilas determini, sed en 2010, supozeble estas 300-315 mil specioj de plantoj, de kiuj la granda plimulto, proksimume 260-290 mil, estas semplantoj (vidu la ). Verdaj plantoj disponigas la plej grandan parton de la molekula oksigeno de la mondo kaj estas la bazo de la plej multaj el la ekologioj de la tero, precipe surteren. Plantoj kiuj produktas grajnojn, fruktojn kaj legomojn formas la bazan nutrovararon de la homaro, kaj estis malnaturigitaj dum jarmiloj. Plantoj estas utiligitaj kiel ornamaĵoj kaj, ĝis antaŭ nelonge kaj en bonega diverseco, ili funkciis kiel la fonto de la plej multaj medikamentoj kaj drogoj. La scienca studo de plantoj estas konata kiel botaniko, branĉo de biologio.