dcsimg
Image of Shanghai soft-shell turtle
Creatures » » Animal » » Vertebrates » » Turtles » » Softshell Turtles »

Shanghai Soft Shell Turtle

Rafetus swinhoei (Gray 1873)

Jangzia giganta testudo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Rafetus swinhoei.jpg

La jangzia giganta testudo aŭ ruĝ-rivera giganta testudo (Rafetus swinhoei) estas testudospecio el familio de molkarapacaj testudoj (TrionychidaeTrioniĥedoj). Ĝi havas nur kelkajn ekzistantajn ekzemplerojn kaj estas forte minacata je formorto.

Priskribo

Tiuj ĉi testudoj havas molkarapacon el mola, ledosimila dorsokovrilo. Ĝi atingas la longon de ĝis 109 cm kaj la pezon de 120 ĝis 140 kg. Ĉe unu ekzemplero, la kapo longis 22,5 cm kaj larĝis 11,8 cm, dum la karapaco longis 58,6 cm kaj larĝis 50,7 cm. La virbestoj estas ĝenerale pli malgrandaj ol la inbestoj, sed ili havas pli longan voston. la kapon karakterizas granda buŝo kaj la relative supre situantaj okuloj.

Disvastiĝo kaj konduto

Originale la jangzia giganta testudo vivis en suda Ĉinio kaj norda Vjetnamio. Ilia vivejo estis la riversistemoj kaj la apudaj humidaj areoj kaj lagoj. Oni apenaŭ konas ilian vivmanieron: laŭ sciigoj de fiŝkaptistoj, oni trovis en stomako de kaptita testudo fiŝojn, krustulojn, akvohiacintajn ranojn kaj verdajn rizfoliojn. La inbesto demetas ĉ. 60 ovojn en la nokto aŭ en la fruaj matenaj horoj.

Minacata je formorto

Sciigoj el 2004 parolis pri kvin bestoj, kiuj vivas en Ĉinio, sub homa protekto. Tio malpliiĝis al 2 en 2007, kiam unu ĉ. 80-jara intestudo vivas en Zoo de Ĉangŝa kaj ĉ. 100-jara virtestudo en Zoo de Suzhou. La unusola en la naturo vivanta besto vivas en Lago Hoan Kiem en Hanojo. Oni havas kelkajn fotojn pri la besto ekde 1998, sed laŭ kelkaj sciencistoj, tiu besto estas aparta specio, nome Rafetus leloi.

La ĉefa kaŭzo de la malpliiĝo de la bestonombro estis detruo de la vivejo per konstruo de la baraĵoj, riveraj reguligoj kaj similaĵoj. Gravis ankaŭ ties priĉasado por ties viando, karapaco. La IUCN listigas la speciojn kiel „kritike minacata je formorto“ (critically endangered).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Jangzia giganta testudo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Rafetus swinhoei.jpg

La jangzia giganta testudo aŭ ruĝ-rivera giganta testudo (Rafetus swinhoei) estas testudospecio el familio de molkarapacaj testudoj (Trionychidae aŭ Trioniĥedoj). Ĝi havas nur kelkajn ekzistantajn ekzemplerojn kaj estas forte minacata je formorto.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO