Orbiliomycetes[1] estas fungoj el la subfilumo Pezizomycotina.
Fruktokorpoj estas etaj apotecioj (ĝenerale diametro inter 0,2 kaj 2 mm). La himenio havas ofte klabformajn parafizojn. Askoj estas 8-sporaj kelkfoje ankaŭ 16-, 32-, 64- aŭ 128-sporaj. Askosporoj estas senkoloraj kaj senseptaj. Estas ankaŭ konidioforoj kaj konidiosporoj.
Orbiliomycetes vivas en grundo. Ĝi manĝas malvivajn kreskaĵojn kaj iuj specioj kaptas nematodojn kaj iuj specioj manĝas ankaŭ rotaciulojn. Ili povas vivi en ege sekaj medioj.
Arthobotrys oligospora, Arthrobotrys irregularis aŭ Arthrobotrys robusta estas uzataj kontraŭ nematodoj.
Estas nur unu ordo Orbiliales kaj nur unu familio Orbiliaceae.
Estas tri teleomorfaj genroj :
Dek tri anamorfaj genroj estas ankaŭ prikribitaj :
Orbiliomycetes estas fungoj el la subfilumo Pezizomycotina.