dcsimg

Nigra cirkuo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Nigra cirkuoMaŭra cirkuo laŭ la latina scienca nomo, Circus maurus, estas afrika mezgranda (ĝis 53 cm longa) rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas en Sudafriko, Bocvano kaj Namibio.

Aspekto

Ripoze tiu birdo aspektas tutnigra de kio devenas la komuna nomo. Tamen dumfluge videblas blankaj pugo kaj flugilplumoj (senstriecaj male al similaj Bufona cirkuo kaj Punktocirkuo) bordataj de nigrecaj al malhelbrunaj flugilpintoj kaj malantaŭa bordo. Ties morfologio estas komparebla al tiu de aliaj cirkuoj, kun svelta korpo, mallarĝaj flugiloj kaj longa vosto. Plumaroj de maskloj kaj inoj estas similaj. Nematuruloj havas sablokolorajn subajn partojn kaj tre punktecajn brustojn.

Kutimaro

Kiel ĉe aliaj cirkuoj ili nestumas surgrunde inter alta vegetaĵaro. La ino demetas 3 al 5 ovojn kaj la kovada periodo daŭras 35 tagojn.

Ili manĝas ĉefe malgrandajn rodulojn kaj birdojn kaj ili foje kaptas reptiliojn, kiujn ili predas dumfluge malalte super siaj ĉasejoj.

Populacioj

La plej granda nombro de reproduktantaj paroj povas troviĝi en la provinco de Okcidenta Kablando, en Sudafriko. En tiu areo ariĝas izolitaj kolonioj ĉirkaŭ la marbordaj humidejoj. Oni supozas reproduktadon en Namibio, sed ne estis konfirmata ankoraŭ.

La populacio de Nigra cirkuo malpliĝis lastajn jarojn al malpli da 1000 birdoj kaj estas nune klasita kiel vundebla, spite havi ankoraŭ ampleksan reproduktan teritorion. Tion okazis la detruo de ties origina reprodukta habitato, nome la sudafrika natura arbustaro, nome finboso, kiu ege malpliiĝis pro etendo de la agrikulturo de cerealoj kaj pro la urba etendo.

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Nigra cirkuo: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Nigra cirkuo aŭ Maŭra cirkuo laŭ la latina scienca nomo, Circus maurus, estas afrika mezgranda (ĝis 53 cm longa) rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas en Sudafriko, Bocvano kaj Namibio.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO