dcsimg

Grizkapa milvo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Grizkapa milvo aŭ laŭ la latina scienca nomo Kajena milvo, Leptodon cayanensis, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj kaj cirkuoj. Ili loĝas en malfermaj arbaroj kaj marĉarbaroj. Ĝi kunhavas saman genron Leptodon kun la tre rara Blankakola milvo. Ĝi reproduktiĝas el orienta Meksiko kaj Trinidado suden al Peruo, Bolivio, Brazilo kaj norda Argentino.

Aspekto

La Grizkapa milvo estas 46–53 cm longa kaj pezas 410-605 g. Plenkreskulo havas grizan kapon (kio nomigas la specion), nigrajn suprajn partojn, blankajn subajn partojn, kaj nigran voston kun du aŭ tri blankaj bendoj. La beko estas blueca kaj la kruroj grizaj. La flugmaniero estas intenca glitado flap-flap.

Nematuruloj havas du kolormorfojn; la hela fazo estas simila al plenkreskulo, sed havas blankajn kapon kaj kolon, kun nigraj krono kaj okulstrio, nigra beko kaj flavaj kruroj. La malhela fazo havas nigrecajn kapon, kolon kaj suprajn partojn, kaj malhelstriecajn sablokolorajn subajn partojn.

Kutimoj

La nesto estas farata el bastoneteroj kovrataj el herberoj kaj estas konstruata alte en arbo. La ino demetas 1 aŭ 2 blankajn ovojn, kiuj estas purpurecaj je unu pinto kaj makulecbrunaj.

La Grizkapa milvo manĝas ĉefe reptiliojn, sed ankaŭ ranojn kaj grandajn insektojn. Ĝi kutime sidas sur malferma alta ripozejo el kiu ĝi gvatas predon. La alvoko estas miaŭa kiŭ.

Subspecioj

Oni konas du subspeciojn de Leptodon cayanensis:[1]

Referencoj

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Grizkapa milvo: Brief Summary ( Esperanto )