dcsimg

Dudenta milvo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Dudenta milvo (Harpagus bidentatus) estas specio de rabobirdoj de la familio de Akcipitredoj kaj subfamilio de Milvenoj.

Ĝi troviĝas en Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gujanoj, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo, Trinidado kaj Tobago, kaj Venezuelo.[1]

Tiu malgranda rabobirdo estas 33–38 cm longa kaj pezas 161-230 g.[2] Tiuj rabobirdoj estas iom similaj al Akcipitroj, kun longaj vostoj kaj ovalformaj flugiloj kiuj karaktere kurviĝas suben dum ŝvebado aŭ flosglitado. Ili havas malhelajn vostojn kun palaj strioj, same kiel blankajn gorĝojn kun malhela strieto suben meze. La beko estas senpinta kun du elstaraĵoj ĉiuflanke de la supra makzelo. Tiu "duobla dento" estas tialo por la komuna nomo kaj por la specia epiteto laŭ la latina scienca nomo bidentatus.

La blanka pugomakulo rimarkindas dumfluge, kio faras el la Dudenta milvo unu el la plej facile indentigeblaj rabobirdoj en Kostariko.[3] La Dudenta milvo estas tre komuna birdo en mezaj kaj malaltaj arbaroj de Centrameriko.[3] Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.[1]

Tiu specio ŝatas altajn ripozejojn en arboj kaj foje ŝvebas super la arbaro. La Dudenta milvo ĝenerale ĉasas el tiu ripozejo super la kanopeo de pluvarbaroj. La milvo plonĝas rapide suben por kapti lacertojn kaj insektojn, ĉefaj konsistoj el ties dieto.[4] La Dudenta milvo estas oportunema ĉasisto, ofte ripozanta ĉe grupoj de simioj por kapti predojn fuĝigitaj el grandaj mamuloj.[4]

Notoj

  1. 1,0 1,1 "iucn"
  2. Dudenta milvo.
  3. 3,0 3,1 Henderson, Carrol L. "Birds of Costa Rica." University of Texas Press, 2002 and 2010. pg 70
  4. 4,0 4,1 Asa Wright Nature Center. Dudenta milvo

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Dudenta milvo: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Dudenta milvo (Harpagus bidentatus) estas specio de rabobirdoj de la familio de Akcipitredoj kaj subfamilio de Milvenoj.

Ĝi troviĝas en Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gujanoj, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo, Trinidado kaj Tobago, kaj Venezuelo.

Tiu malgranda rabobirdo estas 33–38 cm longa kaj pezas 161-230 g. Tiuj rabobirdoj estas iom similaj al Akcipitroj, kun longaj vostoj kaj ovalformaj flugiloj kiuj karaktere kurviĝas suben dum ŝvebado aŭ flosglitado. Ili havas malhelajn vostojn kun palaj strioj, same kiel blankajn gorĝojn kun malhela strieto suben meze. La beko estas senpinta kun du elstaraĵoj ĉiuflanke de la supra makzelo. Tiu "duobla dento" estas tialo por la komuna nomo kaj por la specia epiteto laŭ la latina scienca nomo bidentatus.

La blanka pugomakulo rimarkindas dumfluge, kio faras el la Dudenta milvo unu el la plej facile indentigeblaj rabobirdoj en Kostariko. La Dudenta milvo estas tre komuna birdo en mezaj kaj malaltaj arbaroj de Centrameriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Tiu specio ŝatas altajn ripozejojn en arboj kaj foje ŝvebas super la arbaro. La Dudenta milvo ĝenerale ĉasas el tiu ripozejo super la kanopeo de pluvarbaroj. La milvo plonĝas rapide suben por kapti lacertojn kaj insektojn, ĉefaj konsistoj el ties dieto. La Dudenta milvo estas oportunema ĉasisto, ofte ripozanta ĉe grupoj de simioj por kapti predojn fuĝigitaj el grandaj mamuloj.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO