dcsimg

Ranomanĝa cirkuo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Ranomanĝa cirkuoAfrika marĉocirkuo (Circus ranivorus) estas rabobirdo apartenanta al la genro Circus. Ĝi troviĝas en suda, centra kaj orienta Afriko el Suda Afriko norden al Sudano kun vaganta vidaĵo el Niĝerio. Ĝi estas ĉefe komuna en la Okavanga Delto en Bocvano. Ĝi troviĝas kutime en humidejoj, ĉefe tiuj kun fragmitoj aŭ kanejoj, sed loĝas ankaŭ ĉe herbejoj kaj farmoj.

Plenkreskulo estas 45 al 50 cm longa kaj estas ĉefe bruna kun pala strieco en kapo, brusto kaj antaŭflugiloj kaj ruĝeca en femuroj kaj ventro. Maskloj kaj inoj estas similaj, malkiel plej cirkuoj. Junulo estas malhelbruna kun pala brustareo kaj palaj markoj en kapo. La vosto kaj flugilplumoj havas malhelan striecon je ĉiuj aĝoj. Ĝi estas kutime silentema specio sed havas altatonan dunotan memmontran alvokon.

Ili manĝas ĉefe malgrandajn mamulojn kiaj strimusoj Rhabdomys pumilio kaj ili manĝas ankaŭ birdojn kaj ranojn, el kio venas la latina scienca nomo por la specio nome ranivorus, el kio la komuna nomo samsignifa de ranomanĝa.

Tiu afrotropisa specio estas monogama kaj restas en la reprodukta teritorio la tutan jaron. La nesto estas kutime konstruita en kanejo kaj la ino demetas 3 aŭ 4 ovojn.

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Ranomanĝa cirkuo: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Ranomanĝa cirkuo aŭ Afrika marĉocirkuo (Circus ranivorus) estas rabobirdo apartenanta al la genro Circus. Ĝi troviĝas en suda, centra kaj orienta Afriko el Suda Afriko norden al Sudano kun vaganta vidaĵo el Niĝerio. Ĝi estas ĉefe komuna en la Okavanga Delto en Bocvano. Ĝi troviĝas kutime en humidejoj, ĉefe tiuj kun fragmitoj aŭ kanejoj, sed loĝas ankaŭ ĉe herbejoj kaj farmoj.