dcsimg

Euglena gracilis ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Euglena gracilis (Rompiĝema eŭgleno) estas specio de protistoj el genro eŭgleno (Euglena).

Euglena gracilis longas 35 ĝis 65 mikrometroj kaj larĝas 5 ĝis 15 mikrometroj. Ĝi vivas en nesalaj akvoj, en kavoj kaj lagetoj kun putriĝintaj folioj. Euglena gracilis estas grava modela organismo precipe en la kloroplasto-fiziologio, ĉar la kulturoj povas esti rezervataj dum jaro sen lumo, sed post 24 horoj sub lumo, la fotosintezo rekomenciĝas. Kelkaj specitipoj (ekzistas senkloroplastaj algoj) estas uzataj en esploro de DNA kaj RNA, heterofa nutrado, fotorecepcio kaj metabolismo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO