dcsimg

Klupeedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Klupeedoj estas la familio de haringoj, alozoj, sardinoj, iliŝoj kaj brevortioj en la ordo Klupeoformaj. Ĝi enhavas multajn el plej gravaj manĝofiŝoj en la mondo.

Aspekto kaj biologio

Klupeedoj estas ĉefe maraj manĝofiŝoj, kvankam kelkaj specioj troviĝas en nesala akvo. Neniu specio havas skvamojn en la kapo, kaj kelkaj estas tute senskvamaj. The flankolinio estas mallonga aŭ foresta, kaj la dentoj estas nekutime malgrandaj kiam ja ili estas. Klupeedoj tipe manĝas planktonon, kaj gamas el 2 cm al 75 cm longaj.[1]

Klupeedoj demetas altan nombrojn de ovoj (ĝis 200,000 ĉe kelkaj specioj) ĉe la akvosurfaco. Post eloviĝo la larvoj vivas inter la planktono ĝis ili disvolvigas naĝovezikon kaj transformiĝas en plenkreskuloj. Tiuj tipe vivas en grandaj fiŝaroj.[2]

Komercaj specioj

Gravaj komercaj specioj estas la jenaj:

Genroj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. FishBase family, Clupeidae, 2008, Decembro.
  2. Nelson, Gareth. (1998) Paxton, J.R. & Eschmeyer, W.N.: Encyclopedia of Fishes. San Diego: Academic Press, p. 91–92. ISBN 0-12-547665-5.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Klupeedoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Klupeedoj estas la familio de haringoj, alozoj, sardinoj, iliŝoj kaj brevortioj en la ordo Klupeoformaj. Ĝi enhavas multajn el plej gravaj manĝofiŝoj en la mondo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO