La Fergriza saksikolo aŭ pli simple nur Griza saksikolo (Saxicola ferreus) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum ferreus estas latina por “elfera” aŭ “griza kiel fero”.
La masklo de tiu specio havas nigran kapon kun tre markata blanka superokula strio. La supraj partoj estas malhelgrizaj kaj la subaj partoj estas blankecaj, fakte kiel ĉe la Jerdona saksikolo, sed kun griza nuanco ĉefe en ventro, krom la superokula strio, kiun tiu simila specio ne havas.
Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Bhutano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Japanio, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.