dcsimg

Natriko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La natriko[1] (Natrix) estas genro de serpentoj el la familio de kolubredoj. Ili ne estas venenaj kaj plej ofte eĉ ne mordas, se oni kaptas ilin per mano. Ili havas tre longan, sveltan korpon kun ovala kapo kaj rondaj okuloj (dum la plej multaj venenaj serpentoj havas "fenditajn", katosimilajn okulojn). Tipa, karakteriza signo estas du flavaj makuloj ĉe la malantaŭa parto de la kapo. Se natriko estas atakata, ĝi ŝajnigas esti morta, pendigas la langon el la buŝo kaj eligas fiodorantan sekrecion por tiel fortimigi malamikojn.

La natriko bezonas lagojn, marĉojn, malrapide fluantajn riverojn aŭ ĝardenajn lagetojn por travivi. Ĝi ŝatas sunumi sin sur akvorozaj folioj, ŝtonoj aŭ falintaj arboj. La sangotemperaturon ĝi adaptas al la ĉirkaŭaĵo. Ju pli malvarme estas, des pli malrapide la besto reagas. Ĝi estas leĝe protektita kaj tute sendanĝera. Ĝi nutras sin per fiŝoj, ranoj kaj aliaj malgrandaj bestoj, kiujn ĝi kaptas kaj ekster kaj en la akvo, ĉar ĝi bonege naĝas kaj divas.

La natriko demetas ovojn, volonte tie, kie evoluas iom da varmo, ekz. en kompoŝtejo. Dum la kreskado la haŭto (kiel ĉe ĉiuj serpentoj) ne kunkreskas. Pro tio la haŭto kelkfoje dum la jaro devas esti demetita. Antaŭ la necesa demeto la haŭto, inkluzive de la okuloj, aspektas lakteca. Dum tiu tempo la bestoj estas relative senhelpaj kaj retiriĝas.

La natriko atingas aĝon de ĉirkaŭ 20 jaroj kaj dormas vintre de oktobro ĝis aprilo, volonte en grupoj.

Naturaj malamikoj de la natriko estas ardeoj, vulpoj, musteloj kaj katoj.

 src=
Natrix natrix

Specioj

Scepcioj[2]

Referencoj

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Natriko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La natriko (Natrix) estas genro de serpentoj el la familio de kolubredoj. Ili ne estas venenaj kaj plej ofte eĉ ne mordas, se oni kaptas ilin per mano. Ili havas tre longan, sveltan korpon kun ovala kapo kaj rondaj okuloj (dum la plej multaj venenaj serpentoj havas "fenditajn", katosimilajn okulojn). Tipa, karakteriza signo estas du flavaj makuloj ĉe la malantaŭa parto de la kapo. Se natriko estas atakata, ĝi ŝajnigas esti morta, pendigas la langon el la buŝo kaj eligas fiodorantan sekrecion por tiel fortimigi malamikojn.

La natriko bezonas lagojn, marĉojn, malrapide fluantajn riverojn aŭ ĝardenajn lagetojn por travivi. Ĝi ŝatas sunumi sin sur akvorozaj folioj, ŝtonoj aŭ falintaj arboj. La sangotemperaturon ĝi adaptas al la ĉirkaŭaĵo. Ju pli malvarme estas, des pli malrapide la besto reagas. Ĝi estas leĝe protektita kaj tute sendanĝera. Ĝi nutras sin per fiŝoj, ranoj kaj aliaj malgrandaj bestoj, kiujn ĝi kaptas kaj ekster kaj en la akvo, ĉar ĝi bonege naĝas kaj divas.

La natriko demetas ovojn, volonte tie, kie evoluas iom da varmo, ekz. en kompoŝtejo. Dum la kreskado la haŭto (kiel ĉe ĉiuj serpentoj) ne kunkreskas. Pro tio la haŭto kelkfoje dum la jaro devas esti demetita. Antaŭ la necesa demeto la haŭto, inkluzive de la okuloj, aspektas lakteca. Dum tiu tempo la bestoj estas relative senhelpaj kaj retiriĝas.

La natriko atingas aĝon de ĉirkaŭ 20 jaroj kaj dormas vintre de oktobro ĝis aprilo, volonte en grupoj.

Naturaj malamikoj de la natriko estas ardeoj, vulpoj, musteloj kaj katoj.

 src= Natrix natrix
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO