dcsimg

Vangaedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Vangaedoj (Vangidae) estas afrotropisa familio en la ordo de la Paseroformaj birdoj. Ĝi konsistas el 13 genroj kun 16 specioj.

Vivejo kaj evoluo

Vangaedoj estas endemiaj en Madagaskaro kaj en la najbaraj Komoroj.

Ili estas tre diversaj kaj specializitaj kantbirdoj, kiuj evoluis kiel izolaj insulaj specioj. Simile al la tiel nomataj „Fringoj de Darwin“ – 14 specioj en kvar genroj de Emberizedoj, proksime parencaj, vivantaj sur la Galapago-insuloj kaj najbare – la unuopaj specioj de Vangaedoj okupis pro mankanta konkurenco diversajn ekologiajn niĉojn kaj dum la evoluo diferenciĝis al granda diverseco. Pro la malmultaj nemiskompreneblaj rekoniloj, kiel kranikonstruo kaj palatokonstruo, oni povas klasifiki ilin unu familio.

Genroj kaj specioj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Vangaedoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Vangaedoj (Vangidae) estas afrotropisa familio en la ordo de la Paseroformaj birdoj. Ĝi konsistas el 13 genroj kun 16 specioj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO