La Filipina karlito aŭ Filipina tarsio (Carlito syrichta), konata surloke kiel maŭmag en cebua/bisaja kaj mamag en Luzono, estas endanĝerita specio de tarsio endemia de Filipinoj.[1] Ĝi troviĝas en la sudorienta parto de la insularo, precize en la insuloj de Boholo, Samaro, Lejteo kaj Mindanao. Ĝi estas membro de la proksimume 45 milionjara malnova familio Tarsiedoj,[2] kies nomo devenas el longeca "tarso" aŭ maleola osto.[3] Ĝi estas la ununura membro de la genro Carlito, post kiam la specio estis formovita el la genro Tarsius.[4] La nova genro tiele nomiĝas el Carlito Pizarras, konata kiel la tarsia homo, nome kampadministristo de la Filipina karlito kaj naturrezervejo de la insulo Boholo,[5] kaj pioniro de la tarsikonservado en Filipinoj.[4]
La Filipina karlito aŭ Filipina tarsio (Carlito syrichta), konata surloke kiel maŭmag en cebua/bisaja kaj mamag en Luzono, estas endanĝerita specio de tarsio endemia de Filipinoj. Ĝi troviĝas en la sudorienta parto de la insularo, precize en la insuloj de Boholo, Samaro, Lejteo kaj Mindanao. Ĝi estas membro de la proksimume 45 milionjara malnova familio Tarsiedoj, kies nomo devenas el longeca "tarso" aŭ maleola osto. Ĝi estas la ununura membro de la genro Carlito, post kiam la specio estis formovita el la genro Tarsius. La nova genro tiele nomiĝas el Carlito Pizarras, konata kiel la tarsia homo, nome kampadministristo de la Filipina karlito kaj naturrezervejo de la insulo Boholo, kaj pioniro de la tarsikonservado en Filipinoj.