La berberiso de Frikart aŭ (Berberis ×frikartii) estas hibrido el Berberis candidula kaj Berberis verruculosa.
Tiu hibrido estas ĉiamverda, ĝis 1,5 m alta, densa arbusto, kies branĉoj estas brune flavaj kaj kovritaj per verukoj. La elipsaj ĝis 3,5 cm grandaj folioj estas brile malhelverdaj je la supraj surfacoj kaj grize blankaj je la malsupraj surfacoj. La helflavaj floroj aperas en majo. La beroj estas verdaj kaj blublanke prujnaj.
Kiel multaj aliaj Berberisoj, ankaŭ tiu specio estas plantita ofte kiel ornamarbusto en la ĝardeno.
Ekzistas diversaj formoj:
La berberiso de Frikart aŭ (Berberis ×frikartii) estas hibrido el Berberis candidula kaj Berberis verruculosa.