dcsimg

Nigra vespobuteo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Nigra vespobuteo (Henicopernis infuscatus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kiu estas malmulte konata endemia de la insulo de Nova Britio en Papuo-Novgvineo.

Disvastiĝo

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Estas nur ĉ. 30 ĵusaj vidaĵoj, ĉiuj nur de soluloj aŭ de paroj. Kiel ĉe grandaj rabobirdoj, oni supozas, ke ili loĝas je malaltaj populacidensoj kaj ŝajne ĝi estas multe malpli komuna ol la alospecifa novgvinea Longvosta vespobuteo, H. longicauda. Tamen ĝi estas nefacile videbla arbarspecio kiu ŝajne povas esti tre nevidata kaj preterpasata.

La Nigra vespobuteo estas kutime konstatita flugoglitadante super unuarangaj montetarbaroj ĝis maksimumo de 1,300 m. Estas malmultaj vidaĵoj el lignoproduktaj aŭ degraditaj arbaroj, sed ties habitataj postuloj estas malmulte konataj.

Aspekto

Ĝi estas granda (50 cm longa) arbara rabobirdo, preskaŭ tute kovrata je nigra kun escepto de tre markata strieco de blankaj bendoj en flugo- kaj vostoplumoj.[1]

Kutime estas vidata dumfluge kiam la longa vosto kaj la longaj flugiloj kun elstaraj duarangaj kaj larĝaj flugilpintoj estas tre distingaj.

La voĉo de tiu specio estas pepeca serio de ĉ. 12 akcelaj trenataj notoj.

Ties manĝokutimoj povas esti similaj al tiuj de la samgenra H. longicauda kiu ĉasas super aŭ en la kanopeo artropodojn, lacertojn, birdojn kaj birdovojn.

Referencoj

  1. Black Honey-buzzard Henicopernis infuscatus. BirdLife International (2/10/2008). Alirita 2008-10-02.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Nigra vespobuteo: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Nigra vespobuteo (Henicopernis infuscatus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kiu estas malmulte konata endemia de la insulo de Nova Britio en Papuo-Novgvineo.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO