La Nigrablanka cirkuo (Circus melanoleucos) estas azia specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj.
Ĝi estas migranta, kaj reproduktiĝas el valo de la rivero Amur en orienta Rusio kaj nordorienta Ĉinio al Norda Koreio. Vintrumantaj individuoj povas troviĝi en ampleksa areo el Pakistano al Filipinoj. La populacio konsistas el proksimume 10,000 individuoj kaj oni supozas, ke tiu nombro iome malpliiĝas.[1]
Tiu mezgranda cirkuo (longo de 45 cm kaj enverguro de 115 cm) [2] nestumas en stepoj kaj asociaj humidejoj. Vintrantaj individuoj estas ofte vidataj ĉasantaj super rizkampoj kaj marĉoj.
Spite kaj la latina scienca nomo kaj la komuna nomo kiuj aludas al nigraj kaj blankaj koloroj, reale tiu specio montras kontraston nur inter malhelbrunaj supraj partoj kaj helaj subaj partoj nome blankeca ventro kaj sablokolora brusto (ĉe ambaŭ estas helbruna strieco, plej rimarkinde en brusto) kaj supra ventro, sed ankaŭ iom ĉe femuroj ekzemple. Kruroj kaj irisoj estas flavaj. La beko esta griza kaj la kapo bruna.
ĉe Hodal en Faridabado, Harjano, Barato.
ĉe Hodal en Faridabado, Harjano, Barato.
La Nigrablanka cirkuo (Circus melanoleucos) estas azia specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj.