La Punktocirkuo, Circus assimilis, estas granda rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj de Aŭstralazio.
Ĝi estas simila al la Aŭstralazia marĉocirkuo, el kiu distingiĝas per grizaj supraj partoj, helbruna vizaĝo (ĉirkaŭa zono ĉe orelareo) kaj malhela pugo. Ties enverguro gamas el 375 al 470 mm, kaj la inoj estas pli grandaj. La flugilpintoj estas nigrecaj post blankeca flugilareo. La suba korpo estas tre punkteca (aŭ strieca videble dumfluge), de kio venas la komuna nomo. La kruroj estas flavaj kaj pendas dumfluge.
La Punktocirkuo troviĝas en Sulaveso kaj la Malgrandaj Sundoj kaj estas dise distribuata tra kontinenta Aŭstralio. Ĝi loĝas en malferma kamparo, ĉefe en aridaj kaj duonaridaj regionoj.
Tiu specio kutime nestumas en arboj, kie konstruas platformon el bastonetoj kovritaj per verdaj folioj; la ino demetas 2–4 ovojn. La kovada periodo duaxras ĉirkaŭ 33 tagojn, kaj la idoj elnestiĝas ĉirkaŭ 37 tagojn post eloviĝo.
Ili manĝas surgrundajn birdojn, kuniklojn, rodulojn kaj lacertojn.
La Punktocirkuo, Circus assimilis, estas granda rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj de Aŭstralazio.