dcsimg

Tondilvosta milvo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Tondilvosta milvo (Chelictinia riocourii) estas birdospecio, nome la ununura reprezentanto de la monotipa genro Chelictinia en la familio de Akcipitredoj.

Ĝi estas disvastigata en Centra Afriko sude de Saharo nome en Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Eburbordo, Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Kenjo, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, Somalio, Sudano, Togolando, Ugando, kaj ankaŭ en sudokcidentazia Jemeno.

Ĝi estas ĝeneral helgriza birdo kun blugrizaj krono, nuko kaj supraj partoj, dum vizaĝo kaj subaj partoj estas helgrizaj al blankecaj. Estas traokula nigra fajna masko kie kontrastas la flavaj irisoj. La beko estas grizeca, tre akrapinta kaj kun flavaj vaksaĵoj. Ankaŭ la kruroj estas flavaj.

Kvankam ĝi predas ĉefe insektojn kaj araneojn, dum la reprodukta sezono ĝi povas manĝi ankaŭ lacertojn kaj rodulojn. Ĝi ĉasas dumfluge, per ŝvebado kaj flugohalto antaŭ flugofali sur la flugintan predon aŭ kaptante ĝin surgrunde.

Tiu estas gregema specio, kiu dormas je komunaj ripozejoj nokte kaj ĉasas en izolaj aroj. Ili povas ankaŭ nestumi en izolaj kolonioj. La malgranda nesto el bastoneteroj situas en densa dorna arbusto. La ino demetas kutime kvar ovojn.

Tiu milvo plenumas regulajn sezonajn movojn rilate al la pluvsezono.

Tiu specio estas tuŝata de degradado de habitato kaj pro pesticidoj. Tamen la populacioj ŝajne estas surloke komunaj spite al malpliiĝo en kelkaj partoj de la ampleksa teritoriaro.

Referencoj

Bildaro

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Tondilvosta milvo: Brief Summary ( Esperanto )