dcsimg

Treskiornitedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomion
Treskiornitedoj aŭstralia blanka ibiso
aŭstralia blanka ibiso

La familio Treskiornitedoj, antaŭe konataj kiel Plataleedoj, enhavas ĉirkaŭ 34 speciojn de grandaj ter- kaj vadbirdoj en du subfamilioj: nome la ibisoj kaj la plataleoj. La plataleoj kaj ibisoj rilatas al aliaj grupoj de longkruraj vadbirdoj de la ordo de Pelikanoformaj (antaŭe Cikonioformaj birdoj), enhavante cikoniojn, ardeojn kaj botaŭrojn.

Aspekto

La membroj de tiu familio havas longajn, larĝajn flugilojn kun 11 unuarangajn plumojn kaj ĉirkaŭ 20 duarangajn. Ili estas fortikaj flugantoj kaj, spite sia grando kaj pezo, tre lertaj ŝvebantoj. Ties korpo estas longeca, kaj same aŭ plie ankaŭ la kolo kaj la kruroj eĉ plie. La beko estas longa, kurva ĉe la ibisoj kaj rekta kaj videblege platigita ĉe la plataleoj.

Ekologio

Ili disvastiĝas preskaŭ tutmonde; ili troviĝas proksime de preskaŭ ĉiu areo en kiu estas akvo ĉu neflua ĉu mezflua ĉu mezsala. Ibisoj troviĝas ankaŭ en areoj pli sekaj, eĉ urbaj rubejoj. Ĉiuj estas tagaj birdoj kiuj pasigas la tagon dum manĝas diversegajn tipojn de senvertebruloj aŭ etajn vertebrulojn. La ibisoj faras tion per beka traserĉo de malmola tero aŭ koto kaj plataleoj per balancado de beko de unu flanko al alia en neprofundaj akvoj. Nokte ĉiuj haltas sur arbaj branĉoj proksime de akvo. Ili estas koloniaj; ili manĝas, haltas kaj flugas kune, ofte laŭ formacio.

Nestado estas kolonia ĉe ibisoj, pli ofte pogrupeta aŭ soleca ĉe plataleoj, preskaŭ ĉiam en arboj super akvo, sed foje en insuloj aŭ insuletoj en marĉoj. Kutime, la ino konstruas grandan strukturon el junkoj aŭ bastonetoj alportitaj de la masklo. Ĝi demetas el 2 ĝis 5 ovojn; la idoj eloviĝas ne samtempe. Ambaŭ gepatroj kovas laŭ vicoj kaj post eloviĝo manĝigas la idojn per parta vomado. Du aŭ tri semajnoj post eloviĝo la idoj jam ne bezonas regulan zorgadon kaj povas elnestixgi, ofte per formado de bebularoj kaj reveno nesten por ricevi manĝon de gepatroj.

Subfamilioj, genroj kaj specioj

Taksonomio

La familio Treskiornitedoj estis iam konata kiel Plataleedoj. La plataleoj kaj ibisoj estis iam konsiderataj kiel rilataj al aliaj grupoj de longkruraj vadbirdoj de la ordo Cikonioformaj. Ĵusa studo trovis, ke ili estas membroj de la ordo Pelikanoformaj.[1] Reage al tiuj trovoj, la Internacia Ornitologia Kongreso (IOK) ĵus reklasigis la Treskiornitedojn kaj ties fratan taksonon Ardeedoj en la ordon Pelikanoformaj anstataŭ la antaŭa ordo Cikonioformaj.[2] Ĉu ambaŭ subfamilioj estas reciproke monofiletikaj estas ankoraŭ malferma demando. La Sudamerika Listokontrola Komitato en sia informo pri Treskiornitedoj inkludas la jenan komenton "Oni agnoskas du subfamiliojn tradicie (ekz, Matheu & del Hoyo 1992): Treskiornitenoj ĉe ibisoj kaj Plataleenoj ĉe plataleoj; ĉar ĉefa distingo rilatas al bekoformo, necesas aldona informaro, speciale genetika, por rekoni ĉefan, profundan disigon en la familio."[3]

Studo de mitokondria DNA de plataleo plus la Afrika blanka ibiso kaj la Skarlata ibiso trovis ke plataleoj formas kladon kun malnovmonda genro Threskiornis, kun Nipponia nippon kaj Eudocimus kiel progrese pli fruaj posteuloj kaj pli distaj parencoj, kaj de tie aperas duboj pri la aranĝo de la familio en ibisa kaj platalea subfamilioj.[4]

Notoj

  1. (June 2008) “A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History”, Science 320 (5884), p. 1763–1768. doi:10.1126/science.1157704.
  2. "Gill, F. & D. Donsker (Eds). 2010. IOC World Bird Names (version 2.4). Disponebla ĉe http://www.worldbirdnames.org/ [Konsultita la 29an de majo 2010].
  3. A classification of the bird species of South America. South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Alirita 2009-09-09.
  4. Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). “Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA”, Zootaxa (2603), p. 53–60.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Treskiornitedoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomionTreskiornitedoj aŭstralia blanka ibiso
aŭstralia blanka ibiso

La familio Treskiornitedoj, antaŭe konataj kiel Plataleedoj, enhavas ĉirkaŭ 34 speciojn de grandaj ter- kaj vadbirdoj en du subfamilioj: nome la ibisoj kaj la plataleoj. La plataleoj kaj ibisoj rilatas al aliaj grupoj de longkruraj vadbirdoj de la ordo de Pelikanoformaj (antaŭe Cikonioformaj birdoj), enhavante cikoniojn, ardeojn kaj botaŭrojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO