dcsimg

Tarapungo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La TarapungoRuĝbeka tarapungo (Larus scopulinus), estas mevo de Novzelando, en la ĉefaj insuloj kaj en la aliaj kiel la Chatham, kie ĝi estas konata kiel Jackie, aŭ eĉ la subantarktaj insuloj. La nomo inter Maorioj estas Tarapunga kaj de tie la esperanta nomo, kiu klopodas ne konfuzi kun la sudamerika Ruĝbeka mevo, Larus scoresbii kio estas tute nerilata specio kun pli malhela dorso, ĉar tiu ĉi Tarapungo estus anglalingve "Red-billed Gull", tio estas "Ruĝbeka mevo".

La Tarapungo estas eta mevo kun tutruĝaj beko, kruroj kaj piedoj, helgrizaj flugiloj kaj nigraj flugilpintoj. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi estas la plej eta mevo en Novzelando; lastatempe kalkulado nombris duonmilionon da birdoj en la lando. Ĝis antaŭnelonge ĝi estis konsiderata kiel subspecio de la Blanka mevo L. novaehollandiae kiu troviĝas en Aŭstralio, ĉar ambaŭ specioj estas tre similaspektaj. Tamen lastatempaj pristudoj pruvis, ke ili ne estas speciale rilataj.

Laŭ kutimoj la Tarapungo estas tipa mevo. Ĝi estas agresema restomanĝanto kaj kleptoparazita. Grandaj nombroj vivas ĉe urboj, ĉar plej granda parto de la novzelandaj urboj estas marbordaj aŭ preskaŭ, manĝante ĉe rubejoj. Nestado okazas en grandaj kolonioj; la birdoj formas regule stabilajn parojn sed ankaŭ pariĝas eksterpare. Okazas ceremonio rilate manĝado kaj manĝofero.

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Larus scopulinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
  • Mills, J. A. (1994). Extra-pair copulations in the Red-Billed Gull: Females with high-quality, attentive males resist. Behaviour, 128, 41-64.
  • Tasker, C. R., & Mills, J. A. (1981). A functional analysis of courtship feeding in the Red-billed Gull, Larus Novaehollandiae scopulinus. Behaviour, 77, 222ff

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Tarapungo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Tarapungo aŭ Ruĝbeka tarapungo (Larus scopulinus), estas mevo de Novzelando, en la ĉefaj insuloj kaj en la aliaj kiel la Chatham, kie ĝi estas konata kiel Jackie, aŭ eĉ la subantarktaj insuloj. La nomo inter Maorioj estas Tarapunga kaj de tie la esperanta nomo, kiu klopodas ne konfuzi kun la sudamerika Ruĝbeka mevo, Larus scoresbii kio estas tute nerilata specio kun pli malhela dorso, ĉar tiu ĉi Tarapungo estus anglalingve "Red-billed Gull", tio estas "Ruĝbeka mevo".