Radikpetroselo (Petroselinum crispum subsp. tuberosum) estas subspecio de Petroselo (Petroselinum crispum) kun dikiĝinta, oblonga kaj pinta pivotradiko. Ĝi apartenas al la botanika familio de la Apiacoj (Apiaceae).
Radikpetroselo estas dujara kaj frostrezista herba planto. La folioj de radikpetroselo tre similas al la folioj de la glata folipetroselo, sed estas pli grandaj. La pivotradiko estas blanka kun brunaj ringoj. Ĝi havas blankan karnon. Ĝi tre similas al la radiko de Pastinako, ĝi estas nur iomete pli maldika. La semo havas milgrajnpezon de 1,3 ĝis 3,0 g kaj sub bona kondiĉoj ĝi estas stokebla unu ĝis tri jaroj..[1]
Radikpetroselo estis origine kultivata en la moderaj zonoj de Mez- kaj Nordeŭropo. Hodiaŭ ĝi estas kultivata tutmonde sur kampo aŭ en plantdomoj.
Malfirmaj kaj tralaseblaj grundoj plej bonas por la kultivado kaj rikoltado. Oni dissemas en marto kaj aprilo. En la varmaj regionoj ĉirkaŭ la Mediteraneo pli bonas la disemado en oktobro.[2] La semnombro estas ĉ. 350 semoj/g.[3] Daŭras de la disemo ĝis la ĝermado 15–20 tagoj. Radikpetroselo ĝermas malrapide kaj neregule. Ekde la kresko de la radiko la planto bezonas relative multe da akvo.
Nelavitaj la radikoj povas esti stokataj sub 2 °C same bone kiel karotoj; ĉe pli alta temperaturo la radikoj fariĝas spongecaj kaj perdas kvaliton.[4] Lavitaj ili estas stokeblaj ĝis tri semajnoj. Enmetita en humida sablo la radikoj konserviĝas ĝis ses monatoj.[5]
La radikpetroselo estas ofte atakata de la egopodia folilaŭso (Cavariella aegopodii). La damaĝinsekto estas la vektoro de virusoj. Ankaŭ la karotmuŝo (Psila rosae) ŝatas la plantojn. La larvoj de la radikmuŝo murdas rustrobrunajn kavaĵojn en la tuberradiko. La fungoj Septoria, Alternaria kaj vera melduo faras makulojn sur la folio. Relative malofte engrunda radiknematodoj kaŭzas dikiĝon de la flankradikoj, kiu malhelpas la sorbado de akvo kaj la tuberoj malbone kreskas.[6][7][8]
La radikpetroselo havas intensivan, dolĉetan guston, simila al pastinako, sed pli forta. La gusto ankaŭ similas al tiu de tubercelerio. La radikpetroselo estas uzata por spici supon kaj legom-unupotaĵon kaj ĝi estas ofte parto de la supverdaĵo. La pivotradikoj de la petroselo ankaŭ taŭgas por krudaĵsalatoj.
Po 100 g freŝpezo de la radiko enestas 88 % akvo, 2,8 g proteino, 0,6 g graso, 2,3 g karbonhidratoj, 20 kcal energio, 39 mg kalcio, 12 mg natrio, 0,85 mg fero kaj 41 mg vitamino C.[9]
Radikpetroselo (Petroselinum crispum subsp. tuberosum) estas subspecio de Petroselo (Petroselinum crispum) kun dikiĝinta, oblonga kaj pinta pivotradiko. Ĝi apartenas al la botanika familio de la Apiacoj (Apiaceae).