Belugo (Delphinapterus leucas) estas cetaco, kiu loĝas en la Arkto. Ĝi estas nomita ankaŭ Mara kanario aŭ Blanka baleno. Plenkreskaj belugoj estas facile identigeblaj disde ceteraj balenoj per la blanka koloro de la korpoj.
Belugido estas 1,5 metrojn longa kaj 80 kilogramojn peza. Ĝia haŭto estas mallume bruna kun roza nuanco. Juna belugo havas pli palan haŭton. La longeco de plenkreska belugo estas inter 3 kaj 5 metroj, kaj ĝia pezo inter 400 kaj 1.600 kilogramoj. La haŭto de plenkreskulo estas blanka aŭ blanka kun flava nuanco. Belugoj havas 16-22 dentojn.
Belugoj ne havas dorsan naĝilon aŭ dorsan kreston. Multaj belugoj havas longajn cikatrojn sur sia haŭto pro atakoj de polusaj ursoj.
Belugoj estas tre sociemaj, vivas en grupoj de 5-20 membroj. Ili ellasas multajn aŭdeblajn bruojn en la formo de knaroj, klaketoj kaj ploregoj. Belugoj ankaŭ partoprenas en gardista saltado.