dcsimg

Pyxicephalus ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Pyxicephalus (pyxis = "poto," cephalus = "kapo") estas genro de veraj ranoj el Sub-Sahara Afriko, komune referencata kiel afrikaj taŭroranoj, kaj konata ankaŭ kiel Piksirano, kio estis derivita el ties genronomo. Ĝi estas la plej granda rano en Suda Afriko. Ĝi loĝas en malfermaj herbejoj, kie povas troviĝi en flakoj. En la seka sezono ĝi nestotruas subgrunde. Tiu rano manĝas insektojn de variaj tipoj, fiŝojn, musojn, lacertojn, kaj foje ankaŭ aliajn ranojn. Okaze de minaco, la rano ŝveliĝas klopode timigi la malamikon.

La plej evidenta karaktero kiu diferencigas Pyxicephalus adspersus el aliaj ranoj estas ties grando; ĝi estas unu el la plej grandaj, dua nur post Conraua goliath de la baseno de la rivero Kongo. Individuoj povas pezi ĝis 2 kilogramojn. Malkiel ĉe plej aliaj specioj de ranoj, la masklo de P. adspersus estas pli granda ol la inio. La maskloj povas estis ĝis 24 cm longaj kaj la inoj estas ĉirkaŭ 12 cm.

Tiu specio de rano troviĝas ĉefe en malfermaj herbejoj kaj en malaltaj altaĵoj en sub-saharaj afrikaj landoj de Malavio, Zambio, Niĝerio, Somalio, Mozambiko, Angolo, Sudafriko (escepte ĉe la sudokcidento de la Kaba Provinco), Kenjo, Zimbabvo, Tanzanio kaj Sudano.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO