dcsimg

Kobajo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kobajo (Cavia porcellus) estas, origine neotropisa, malsovaĝa specio de la genro kavio. Ĝi devenas el Sudameriko.

Nomo

La latina nomo Cavia porcellus signifas: porketo, kiu ŝatas esti en kavo. Germanlingve ĝi nomiĝas Meerschweinchen (marporketo), ĉar maristo kunportis ilin el Sudameriko. La angla vorto guinea pig enhavas, ke oni povis aĉeti la porketojn por la angla monero Guinea kiel ludbesto por infanoj. Ili ne estas porketoj, sed ronĝuloj kaj parencoj de la doloĥoto, histriko kaj hidroĥero.

Medicino

Kobajoj estis uzitaj por tuberkuloza esplorado fare de Robert Koch, por bakteria esplorado fare de Emil von Behring kaj por difteria esplorado fare de Louis Pasteur. Pro tio, ke kobajoj estas plu multe uzataj por medicinaj eksperimentoj en laboratorio, la vorto akiris la kromsignifon "objekto de eksperimento" kaj estas tiusence uzata ankaŭ pri homoj.

Tenado

Kobajoj povas atingi aĝon de 8 ĝis 10 jaroj, ili estas afablaj kaj kontentiĝemaj. La femaloj estas gravedaj dum 60 - 72 tagoj kaj naskas 2 - 4 idojn. Ekde naskiĝo la idoj jam havas felon kaj povas memstare manĝi, tamen la femalo mamsuĉigas ilin dum ĉirkaŭ 3 semajnoj. Ili estas bredataj ankaŭ pro produktado de kobajaĵo.

Nutraĵo

Ili ŝatas manĝi herbon, fojnon, legomojn, grajnojn kaj fruktojn. Oni ne donu al ili bestaro-devenajn produktojn. Kobajojn oni malsame nutras en diversaj landoj. Laŭ ilia manĝo ili bezonas akvon kaj vitaminon C.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kobajo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kobajo (Cavia porcellus) estas, origine neotropisa, malsovaĝa specio de la genro kavio. Ĝi devenas el Sudameriko.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO