dcsimg

Nigra rusto ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Nigra rusto aŭ tiga, cereala rusto estas planta malsano, kiun kaŭzas nigrarusta fungo (Puccinia graminis) kaj damaĝas ĉefe tritikon.

La nigra rusto estas konata jam en antikvaj fontoj. La romianoj eĉ havis apartan Dion kontraŭ la malsano (Robigus) kaj festis ĉiun jaron la 23-an de aprilo (Robigalia) por la Dio kaj oferis hundon por ĝi.

La lasta dismonda epidemio okazis en 1954, antaŭ ol Norman Borlaug komencis nobligi rezistajn subspeciojn en Meksiko. Danke al liaj laboroj, en la 1960-aj jaroj disvastiĝis la rezista tritika specio. Borlaug ricevis pro tio Nobel-premion en 1970.

Ug99 estas la plej danĝera tribo de la fungo, ĉar ĝi rezistas al la nunaj fungicidoj.

Priskribo

 src=
Ciklo de P. graminis

Pucinnia graminis sinsekve parazitas du gastigantaj kreskaĵoj : Berberis vulgaris poste tritiko aŭ aliaj Pooideoj (science Pooideae). Heinrich Anton de Bary priskribis unue ĝia ciklvivo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Nigra rusto: Brief Summary ( Esperanto )