dcsimg

Momotedoj ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La momotoj, Momotidae aŭ de tie Momotedoj estas familio de birdoj en la preskaŭpaserina ordo de Koracioformaj, kiu inkludas ankaŭ alcionojn, abelmanĝulojn kaj koraciojn. Ĉiuj nunaj taksonoj de momotoj estas limigitaj al arbaroj aŭ ĝangaloj de Neotropikoj, kaj la plej granda specidiverseco estas en Mezameriko. Ili havas kolorplenajn plumarojn kaj relative fortikan bekon. Ĉiuj escepte la Toda momoto havas relative longajn vostojn kiuj en kelkaj specioj havas distingajn rakedecajn pintojn.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO